Enkomputiligis Don HARLOW

Kanzono

el la ĉina Ŝi-King

enesperantigis K. KALOCSAY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 218


Falinte kuŝas morta cervo,
ĝin tute kovras blanka herbo.
Knabino la printempon sentas,
ĉasisto vokas, ŝin atendas.

Arbaro densa, branĉo-torda.
Jen, senarbeje cervo morta
sub blankaj herboj, apud pado.
La knabineto kiel jado.

Silente, lante,
ne tuŝu mian tukon,
ne boju mia hundo...