Enkomputiligis Don HARLOW

Odo

de Horatius

ellatinigis K. KALOCSAY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 222


Mi la knabinojn venkis en arda lukt',
kaj ne sen gloro skermis en ambatal'.
Nun pendu sur ĉi mur' la glavo
kaj la milit-emerita liro,

sur muro gardostara ĉe sinstra flank'
de l' mara Venus. Tie ripozu la
rompilo, torĉo, ark', minacaj
en la sieĝo de pordoj spitaj.

Ho vi, reĝin' de Cipro beata kaj
de Memfis netuŝata de l' Traka neĝ',
Diin', per sankta vipo pinĉu
do unufoje Chloen arogan!