Enkomputiligis Don HARLOW

Karuselo

de Jiri KORINEK

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 228-229


Sur stratangul' en doma vico
cikatron lasis bomb-malico,
kaj tie nun establis sin,
dek jarojn post militofin',
migranta karuselo.

La urban grizon ĝi provokas,
per sia bunt' gebubojn logas
kaj klaĉas kun la marta vent'
pri la printemp' kaj ĝia tent'
kaj lasta neĝdegelo.

Kaj venas penso rememora
pri infanaĝo longe fora,
kiam en mia vivofru'
ravadis koron gurda bru'
kaj svarma hompelmelo.

La poŝenhavo povre magris,
sed per sopir' animo flagris
al karusela pendoseĝ',
sidi en aŭto kiel reĝ',
aŭ sur ĉevala selo.

Antaŭ mi mondo sin malfermis
kaj land' fabela ĉarmojn sternis...
Dum turnis sin disviŝa bild',
mi kredis flugi kiel bird'
celonta al ĉielo.

Miksludas la orkestrionoj,
ĉirkaŭe gapas junaj homoj,
kaj post varmeta vesperiĝ'
ekbrilas la ampola riĉ'
kun la unua stelo.

Amuzas sin junula grupo
per ekflirtanta ina jupo,
surĉene ŝvebas viva ring'
en gajpetola ĝira sving'
kaj rondĉasanta pelo.

Tuj vi proksimas firmamenton,
sur vangoj sentas freŝan venton
kaj tuj vi sinkas al la ter'
kvazaŭ en faŭkon de infer':
kia kapturna belo!

Kaj poste homa vivo venis,
en karuselan svingon prenis
la folan koron de junul',
kaj en freneza tempokur'
eskapis ĉiam celo.

Antaŭen kuris mi nur ŝajne,
finiĝas vet' kun temp' malgajne,
mi ronde kuris ĉirkaŭ aks'
post revidoloj nur el vaks'
fandota de sunhelo.

Alian temp' aspekton havas,
gurdojn sondisko anstataŭas.
Sed same sonos sonoril':
Fino! Descendu homa fil'
de vivokaruselo.

12. 1. 1956.