Enkomputiligis Don HARLOW

Jura kazo

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Josef CHVOSTA

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 232-234


-- do mi veturas per rapideco de okdek kilometroj al la vojkurbiĝo kaj supozas, ke post ĝi la vojo estas libera por mi -- nature tio estis idiotaĵo -- mi nur deprenis iomete da gaso kaj mi proksimiĝas senzorge al la kurbiĝo. Subite mi rigardas, trans la vojon marŝas procesio. Funebra. Ĝi ĵus deflankiĝis trans la ŝoseon en la enterigejan pordegon. Do mi piedpremas la bremson kaj jen, homoj, venis glito! Mi nur memoras, ke kvar junuloj portantaj la ĉerkon ĵetis ĝin sur la teron kaj jam kaŝis sin en la fosaĵo kaj krak! mia veturileto karambolas per sia posta parto tiun ĉerkon sur la ŝoseo kaj la ĉerko flugas trans ŝosetrotuaron en la kampon. Mi eliris kaj diris mallaŭte, pro Sinjoro Kristo, se mi ankaŭ kunkarambolis la paroĥestron kaj la funebrajn postvivantojn, do tio estos bela afero! Sed nenio okazis: ĉe unu flanko de la ŝoseo staris akolito kun krucifikso kaj ĉe la alia flanko la paroĥestro kaj la postvivantoj. Ili aspektis kiel vaksaj figuraĵoj. Nur poste komencis la paroĥestro tremi pro ektimo kaj li ekscite parolaĉas: "Homo, homo, ĉu vi ne respektas eĉ la mortintojn?"

Kaj mi dume ĝojis, ke mi mortigis nenian vivanton! Poste la homoj rekonsciiĝis. Parte ili komencis mallaŭdi min kaj parte ili kuris por helpi tiun mortinton en la frakasita ĉerko. Tia jam estas, mi opinias, la homa instinkto. Kaj subite ili amase rekuris kaj ploraĉis pro timo. Nome el tiu amaso da lignotabuloj suQrengrimpas viva homo, palpserĉas per siaj manoj kaj volas sidiĝi.

"Kio, do kio?" li diras kaj klopodas sidiĝi. Mi ekestis apud li pli frue, ol oni povus unufoje malfermi la buŝon. "Avo, mi diras, oni ja preskaŭ enterigis vin!..." Kaj mi helpas lin liberiĝi el tiuj tabuloj. Li nur palpebrumas kaj balbutas: "Kio? Kio? Kio?" Sed li ne povis leviĝi. Mi opiniis, ke lia maleolo aŭ io alia estas rompita pro tiu karambolo. Kial mi longe rakontu pri tio? Mi sidigis la avon kaj la paroĥestron en la veturilon kaj transportis ilin en la funebran domon. Kaj malantaŭ ni iris la funebraj postvivantoj kaj la akolito kun krucifikso. Kaj ankaŭ la muzikantaro, sed ĝi ne ludis, ĉar ĝi ne sciis, kiu pagos tion: "Tiun ĉerkon mi pagos, mi diris, kaj la kuraciston same, sed alie vi povas danki min, ke vi ne enterigis vivanton." Kaj mi forveturis. Por diri veron, mi ĝojis, ke mi travivis tion kaj ke okazis nenio malpli bona.

Bone, sed nur nun, ĉio komenciĝis. Unue la estro de tiu vilaĝo skribis al mi ĝentilan leteron. Sciu, ke la familio de tiu ŝajne mortinta, iu Antonin Bartos, fervojista pensiulo, estas senhava. Ke la familio volis la avon respektinde enterigi per liaj lastaj ŝparitaj groŝoj kaj ke nun, kiam sekve de mia malprudenta veturo la avo reviviĝis, ĝi devos enterigi lin ankoraŭ refoje, kion ĝi en sia malriĉeco ne povos pagi. Do ke mi pagu al ili tiun interrompitan funebran ceremonion kun paroĥestro, muzikantaro, tombisto kaj funebra regalo.

Poste venis advokata letero en la nomo de tiu avo. Ke Bartos Antonin, fervojista pensiulo, postulas la kompenson por la neniigita mortkitelo, plue iom da centkronoj por la kuracado de la rompita maleolo. Kaj kvin mil kronojn de dolorpago por la vundo, kiun li suferis pro mia kulpo. Tio jam estis iomete kurioza por mi.

Poste nova letero. Sciu, ke la avo estis ricevadinta la pension kiel fervojisto. Kiam li mortis en la Sinjoro oni nature ĉesigis lian pension, nun la oficoj ne volas ĝin refoje pagadi, ĉar ili posedas la ateston de la kuracisto, ke li estis mortinta. Kaj laŭdire la avo akuzos min, por ke mi pagu al li ĝismortan renton kiel kompenson de la perdita pensio.

La plua admono. Ke la avo depost tiu tempo, kiam mi revivigis lin, malsanetas kaj oni devas kuiri por li pli satigan nutraĵon. Kaj laŭdire mi entute kripligis lin. Laŭdire ekde la tempo, kiam li reviviĝis, li ne estas plu li mem kaj li taŭgas nepre por nenio. Laŭdire li nur proklamas: "Mi jam feliĉe estis trapasinta ĉion, kaj nun mi estas mortonta la duan fojon! Tion mi ne pardonos al li, tion li devas pagi al mi aŭ mi redenuncos tion eĉ ĉe la plej altranga tribunalo. Tiel ĉi damaĝi la malriĉan homon! Por tio oni devus same puni kiel por la mortigo..." Kaj tiel plu...

La malplej bona afero estas, ke mi ne estis paginta tiam la asekuron por la veturilo kaj la asekura instituto ne estas pagodeva. Do mi ne scias. Ĉu vi opinias, ke mi devos ĉion ĉi pagi?