Enkomputiligis Don HARLOW

Majorkaj azuleĥoj

de Jean RIBILLARD

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 211-217


Al Doktoro R. Herrero Arroyo

Barcelono. Mi haltas en la ĉefurbo de Katalunio antaŭ ol ŝipi al Majorko. Vesperiĝas sur la Ramblas. La suno subiras en hispana imponeco, ruĝa kaj ora. Fore akuta buglo eksonas, dum oni solene malhisas la kolorojn en la Gubernatora Palaco. Portata de la mara brizo la ombro ŝtele enŝoviĝas en la stratetojn apud la haveno, kie ankrume ripozas en glora krepusko la Santa Maria de Kristoforo Kolumbo. Subite super mia kapo eksplodas brua koncerto da kvivitoj. Sidantaj sur la senfoliaj branĉoj de la platanoj, miloj da kriemaj paseroj babilas kaj forkantas la timindajn potencojn de la mallumo, antaŭ ol glitfali en pacan dormon. Ĉe tiu signalkanto la urbo vekiĝas el sia posttagmeza kvieteco kaj iluminiĝas. Movplena popolsvarmo elfluas el la faŭkoj de la "metro" kaj invadas akceptemajn drinkejojn por gustumi revigligan vermuton kaj skarlatajn salikokojn kun pimenta saŭco. Gejunuloj man-en-mane ekserĉas komplican senlumecon. Vendistoj de loteriaj biletoj allogas pasian klientaron, ĉar tago sen ludo estas tago sen suno.

La nokta estas falinta. Jam nun Barcelono komencas vivi. La paseroj silentas kaj revas pri grasaj fruvermoj.

Majorko, la Perlo de la Mediteraneo, malrapide malmergiĝas el la cejana maro kaj ŝajnas alnaĝi renkonte al la ŝipo por amike akcepti siajn invititojn. El post monteto, kies kresto flamas per luma franĝo, la ora kvadrigo de la Suno elflugas en orienta pompo. Kiel dormanta nereidino Palma sterniĝas en la fundo de sia majesta golfo. La dekoracio min ravas en tiu printempa mateno. Starante super la haveno, kiu odoras jodon kaj gudron, roziĝas la gotika katedralo, kies vitraloj fajreras per mil karbunkolaj ekbriloj. La malvetaj tegmentoj de la alta urbo, el kiuj tie kaj ĉi tie ŝprucas sonorilturoj sveltaj kiel minaretoj, en plaĉa malordo interpuŝiĝas. Malnovaj ventomueliloj levas siajn kriplajn brakojn al klara, lazura ĉielo. Laŭlonge de la marbordo blankaj hoteloj spegulas sian luksan vizaĝon en muara akvo, kiun apenaŭ sulkas leĝeraj barkoj kun latina velo. Sur altaĵo drapirita per kortega mantelo el malhelaj pinoj tronas antikva kastelo en nobla pozo. Maiproksime ardezblua montaro disvolviĝas, kiel giganta ŝirmilo kontraŭ la malvarmaj blovoj de la nordo.

La suno jam ardas. Mi lacertumas sur la korso. Oranĝarboj paradas per siaj orruĝaj fruktoj, kiel ciganino per siaj pendaĵoj el dukatoj. Mi gapas en la ĝardeno de la Hesperidinoj. Ho dolĉa nenifarado sub la palmoj, kiun karesas tenera zefiro el Afriko! Mi apenaŭ havas la forton kompati miajn parizajn amikojn, kiuj en ĉi tiu momento ternadas en gripdona nebulo kaj lametas sur siaj frostoŝveloj.

* * *

La mezepokaj kvartaloj de la malnova urbo prezentas pentrindan ĉarmon, kun siaj mallarĝaj, angulplenaj stratetoj, en kiujn la varma suno de la somero pene sukcesas penetri. La flagitaj fenestroj donas festan mienon al la fronto de la domoj: ĉemizoj, kalsonoj, roboj, littukoj sekiĝas kaj flirtas en la mara vento. Estas mediteranea kutimo, kiu gajigas la okulojn de l' promenanto. Mi ŝatas vagadi tra tiuj ombraj, silentaj vojetoj, kiuj vekas en mi drastajn rememorojn el Maroko. Ĉar, dum pluraj jarcentoj, la Maŭroj okupis la insulon kaj tie postlasis afrikan stampon profunde gravuritan en la arkitekturon, la morojn, la vestojn, eĉ la vizaĝojn de la loĝantoj. El la sobraj fasadoj elstaras delikate prilaboritaj balkonoj kun sekretema verando laŭ orienta maniero. Tra apertaj pordegoj kun pezaj klapoj el ligno ornamitaj per kupraj frapiloj kaj najlokapoj mi admiras elegantajn internajn kortojn. Dikaj pilieroj subtenas malaltan volbon kaj ĉirkaŭas subĉielan, platpavimitan "pation", al kiu malfermiĝas la mastraj ĉambroj. Verdaj plantoj, arbustoj, floroj en argilaj potoj ŝajnigas oazeton, en kiu oni plezuras ĝui freŝan aeron dum la someraj vesperoj... kiel en Bagdado. Mi ŝongas antaŭ ogiva portalo kronita per krenela frontono, kies konturojn subtile ĉizas la suno, tiu sorĉa oraĵisto. De poste palmo fiere levas sian araban kapon, plumitan kiel ĉapelo de numida kavaleriano.

Nur mankas ĝiba, malŝatema dromedaro por sin kredi en Alĝerio. Bruo de hufoklakoj sonas en najbara strato. Jen karakolas kun armita eskorto la Emiro, revenante de la ŝvitbanejo. Mi respekte cedas la lokon kaj gluiĝas kontraŭ la muron. Preter la angulo aperas viro nigrahara, nigrokula, kun brunigita vizaĝo kaj memfida paŝado de saracena korsaro. Li serdube antaŭas sian potencan ĉefon. Ne, li nur estas bonaĉa butikisto, kiu de la bazaro kondukas sian azenon ŝarĝitan per fruktoj kaj legomoj.

"Kiom kostas la oranĝoj hodiaŭ?" mi demandas de la Emiro.

* * *

Survoje al Son Roca. La tramo stumblas, ŝancele ruliĝas sur malglataj reloj. Ho tiuj etaj tramoj de Palma, kadukaj, tintadantaj, brukrakantaj kiel skuata feraĵaĉo! Ili meritus vibrantan soneton! Sed la biletisto malsatas. Tiam la tramo grincigas siajn rustajn bremsojn en knarila plendo kaj post pluraj singultoj haltas antaŭ panbutiko. La oficisto eniras, atendas sian vicon, ĉar svarmas la aĉetantoj, revenas kun du krustaj bulkoj kaj pardonpeta rideto. Neniu protestas. La tramo denove ekiras, senhaste promenas laŭlonge de kampoj freŝe farbitaj de la frua printempo. Sunbaniĝas miljaraj olivarboj kun distordita lumbo kaj junetaj migdalarboj, kiuj dandas per sia novkreska frondaro. Oni trapasas tra vilaĝo. Apud la kirko ĉe kies antaŭpordo petolas kelkaj knaboj, du seriozaj cipresoj staras, kvazaŭ sombre verdaj pedeloj. Sur la placeto bruna kaprino sin paŝtas per malabunda herbo. Blankhara pastro ĝin gardas, legante sian brevieron kaj suĉante cigarstumpon.

Estas dimanĉe. Oni gajas. Bonan apetiton, biletisto!

* * *

Mi iras al la "fronton", kie ĉiunokte okazas streĉaj matĉoj de Vaska pilkoludo. La halo estas vasta kaj sona. La fumo de la cigaroj altiĝas en bluaj volutoj. Antaŭ fervora publiko vigle batalas junaj atletoj blanke vestitaj. Ĉe ilia dekstra mano estas ligita ia speco de longa, kulerforma ganto el plektita junko, la "ĉistera", per kiu ili kaptas kaj svingas la pilkon kun mirindaj forto kaj lerteco. Ili estas profesiuloj, kompetentaj kaj impetegaj. La pilko flugas kiel bolideto, batas la frontonon kun seka klako, resaltas al la kontraŭa muro tiel rapide, ke oni ĝin perdas el la vido, trafe, kvazaŭ ensorĉite falas en la ganton, el kiu ĝi tuj fulme pafiĝas por novaj traaeraj vojaĝoj, ĝis unu el la konkurantoj malsukcesas ĝin ekpreni aŭ sendas ekster la limoj de la areno. La spektaklo valoras la viziton, kaj kun vera plezuro mi rigardadas la ardan lukton.

Sed la plimulto de la spektantoj tie ne travesperas por ĝui sportajn emociojn. Vi divenas, ke ili venis riski monon por siaj ĉampionoj. Kvar perantaj oficistoj pribojas misterajn vortojn, gvatas konsentan signon, skribaĉas ciferon sur paperfolio, kiun ili ekspedas al la vetanto en kava ĵetbulo. Post la batalludo la mistrafintoj bedaŭre pagas sian monparton kaj hejmen direktiĝas. Dumvoje ili ne forgesas aĉeti bileton de la nacia loterio por kompensi la perdon, kaj ili ekdormiĝos kun dolĉa espero en la koro. Sankta Katalina, favoru ilin!

* * *

Tio estas nerverŝajna, nekredebla, tio kaŭzas sensacion... neĝas sur Majorkon! La kastelo de Bellver aspektas kiel bavara citadelo; ĝia ĉefturo fieras pro blanka kufo. La mevoj de la haveno miras kaj fluge beketas la ŝvebantajn flokojn, kiuj magie disfluidiĝas en la malplenaj buŝoj. Kia mistifiko! Ĉu vi deziras oranĝan ŝorbeton? Nu, pluku de tiu arbo la oran frukton kun ĝia diamanta krono. La palmoj opinias, ke estas friske kaj sopiras al la Saharo de siaj prauloj. La migdalarboj, kiuj ĵus perdis siajn florojn kaj sin sentis iom nudaj, nun ridetas sub lanuga ornamvesto kaj iĝas nevideblaj sur la senmakula tapiŝo de la kamparo. Sed tagmeze la suno pafas kelkajn flamajn sagojn, kaj la ensorĉita reĝlando forsvenas. Cindrulino ne plu ludas princinon. Tio estis farso, ia amuzaĵeto por la turistoj.

* * *

La klostro de Sankta Francisko estas kvieta rifuĝejo, kiun ne trafas la bruo de la grandurbo. Eleganta arkadaro zonas kvadratan ĝardenon per sveltaj kolonetoj, kies gracila fusto disfloras en akantofolia kapitelo. La kadukaj ŝtonfiguroj montras emociajn difektojn; la tempo ilin vundis, kaj ilia kripligita vizaĝo naskas la respekton ŝuldatan al la homaj ĉefverkoj, kiuj morgaŭ refariĝos polvo. En la favora ombro de la ĉirkaŭkorta galerio glitas meditema kapuceno, dum grupo da blankaj kolomboj pare rukulas sur antaŭtegmento el tegoloj palkoloraj kiel velkema rozo. Meze de la ĝardeno malnova puto per sia eluzita, polurita rando lumetas de lasta rebrilo de la krepuska heleco. En angulo, soleca, nostalgia, rezignacie staras palmo, kies alĝeria silueto surprizas en tiu gotika dekoracio. Ĝi estas malliberulo. Ĝi mienas kvazaŭ splena ekzilito, kiu sopirus al sia perdita hejmlando. La kristanoj, kiuj longatempe suferis pro la kruelaj rabatakoj de la berberianaj piratoj, ĝin enkarcerigis. Ĝi nun simbole atestas la triumfon de Ĵakvo la Unua, la Conquistador, kiu super la predamajn muzulmanojn militakiris la insulon al la domo de Aragono

Por gardi la kaptiton postenas tri citronarboj. Iliaj fruktoj pendas kiel oraj medaloj sur la brusto de la venkintoj.

* * *

Kiel gemo kuŝanta en sia velura juvelujo, la kartuzio de Valldemosa nestiĝas funde de ĉarma valeto, kiun ĉirkaŭas la krutaj rokvandoj de la monto, punktitaj de lentiskoj, verdaj kverkoj kaj tuberplenaj olivarboj. Ŝtuparaj agretoj subtenataj per ŝtonmuroj surgrimpas iliajn krutajn flankojn. Obstina laboro de l' homoj? La kartuzio estas la malnova kastelo de Reĝo Sanĉo. Tra ĝiaj nudaj koridoroj galopas ĉiuj ventoj de la glaciaj suproj. En monanaj ĉeloj travintris Chopin kaj George Sand. Tie ili vivis, ĝojis, amis, kverelis, kaj ve, malvarmumis.

Amoro timas aerblovojn.

* * *

De urbeto Soller al la haveno la vojo iras laŭ sunbrila valo, kiu estas vasta fruktoĝardeno. Oranĝarboj, citronarboj, migdalarboj plaĉeme elmetas al la rigardo sian freŝkoloran foliaron, dum grizharaj olivarboj pozas kiel turmentataj damnitoj. Kaj subite oni malkovras lagon. Kvieta, kristalpura, ĝi aspektas kvazaŭ svisa, kun sia cirko de rokaj montetoj vestitaj per maldensa pinarbaro. Ovala, preskaŭ tute fermita, ŝirme de la ŝvelaĵoj de la alta maro, la golfeto siestas en langvora moleco. La klaraj ondetoj lirlas ĉe la piedo de la klifoj kaj en neĝblanka ŝaŭmo mortiĝas kun ridema plaŭdado. Laŭlonge de la plaĝo pimpaj vilaoj kaj hoteloj tualetas por baldaŭ akcepti siajn fidelajn gastojn. Akrobataj mevoj beke fiŝas sian lunĉon en aera karuselo. La stratetoj de la vilaĝo ŝtupare eskaladas altaĵon kronitan per modesta kapelo. Tie cirkulas nek aŭtomobiloj, nek motorcikloj -- ho beno de l' ĉielo! Sur rokego, kiu apike leviĝas super la maro je pli ol cent metroj viglas malnova gvatturo. Ĝi iam signalis la venon de la rabemaj Saracenoj kaj alarmis la civitan milicon. Antikva kanontubo el bronzo kuŝas sur la teraso, invalido forlasita post tondraj heroaĵoj.

Mi ĉeestas folkloran vesperon. Eksonas gitaroj kaj violonoj, kiujn takte akompanas la alegra klakado de la kastanjetoj. La fama trupo de Soller procesie enpaŝas en la kabareton. La junulinoj portas puntan mantilon ligitan sub la mentono, kiu kovras la ŝultrojn kaj delikate kadras la ĉarmajn vizaĝojn. La viroj havas pufan pantaloneton, ruĝan lanzonon kaj senmanikan boleron sur helkolora ĉemizo. Pare, triope aŭ pogrupe, kun facilaj gestoj kaj natura gracio ili artoplene prezentas la tipajn dancojn de la montaro aŭ de la kamparo tradicie konservatajn. Boleroj, fiotoj, kopeoj, per rustika mimiko elvokas la rikolton de la olivoj, de la figoj, aŭ laŭ lerta ritmo esprimas la naivan ĝojon de la vilaĝaj festoj. La roboj kirliĝas kaj korole disvolviĝas, la rapidaj piedoj silente batas la plankon, dum la flekseblaj korpoj moviĝas en harmoniaj rondodancoj. Voĉa floro subtenas la orkestron per kantoj, kies iomaj moduloj eĥe retenas arabajn tonojn. Majorkaj kanzonoj, longatempe en miaj oreloj sonorados viaj melodioj, kiuj ŝajnas elradii el la koro mem de la Ora Insulo.

Noktomeze. Per sia verda okulo la lumturo amdialogas kun la luno, kiu ĵus montris sian pierotan vizaĝon de post la dormanta pinarbaro. Sur la kajo de la haveneto galanta maato de la submarŝipa stacio flustras ardajn flirtaĵojn al la bela subreto de mia hotelo. Feliĉa lando, kie batalas nur maliceta Kupido kun galonita kaskedo!

* * *

Ĉiu plezuro estas efemera, kaj ĉi tiun matenon venas fino al mia restado. La blindiga brilo de la suno inundas la aviadilejon. Venante de Alĝero alteriĝas la fluganta tapiŝo, kiu tuj kondukos min al Marsejlo. La turniĝantaj helicaloj elĵetas orajn stelojn. Kvazaŭ hirta kresto de fabela drako la fora montaro profiliĝas kontraŭ la safirblua fundo de l' horizonto. Mi atendas la momenton, kiam la ordona voĉo de la megafono elpelos min el la feliĉiga insulo. Ĉe tie la tedaj ĉagrenoj de la pala ĉiutageco ekvelkas kaj konsumiĝas tiel facile, kiel tiu floka nubeto, kiun disŝiras kaj forblovas la suda vento. Ĉi tie oni forgesas la febran agitiĝon de la nordaj urbegoj, oni lernas pace frandi la vagan momenton, kiu nun al vi ridetas kaj baldaŭ senrevene forpereos. Pro kio rapidi kaj ŝpari tempon, ĉar tempo tiom malmulte valoras? Morgaŭ, morgaŭ... nenio urĝas hodiaŭ... Kvieta lando, kie oni ankoraŭ scias ĝui vivomildecon!

Adiaŭ, Majorko, eta paradizo, kie lante sonas miaj horoj sunaj, alvente vantiĝas miaj ombroj vanaj... Ho pardonu! Kio okazas al mi? Ŝajnas, ke mi iom deliras. Sendube Apolono mem ludeme frapfrapas al mi la kapon kaj konfuzas mian menson. Senkompata voko bruske min skuas: "...la pasaĝeroj por Marsejlo..." La motoroj jam tumulte zumas. Adios amigos, certe mi revenos, certe... La aviono impetas kaj suprenflugas en greka lumo.