Enkomputiligis Don HARLOW

La murtrapasulo

de Marcel AYMÉ

elfrancigis Louis BEAUCAIRE

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 229-232


En Montmartre, sur la tria etaĝo de la numero 75 en la Orchampt-strato, vivis honesta viro nomata Dutilleul, kiu posedis la strangan econ pasi tra la muroj sen embarasoj. Li surhavis nazumon, mallongan, nigran barbon, kaj estis triaklasa oficisto ĉe la Registrada Ministerio. Vintre li veturis aŭtobuse al sia oficejo, kaj dum la bela sezono li iris piede, sub sia kloŝforma ĉapelo.

Dutilleul ĵus fariĝis kvardektrijara, kiam li rimarkis sian kapablon. Unu vesperon, dum mallonga lumpaneo surprizis lin en la vestiblo de lia malgranda fraŭloloĝejo, li blindpalpis momenton en la mallumo, kaj, post kiam la elektro refunkciis, li troviĝis sur la ŝtuparplataĵo de la tria etaĝo. Ĉar lia pordo estis ŝlosita de interne, tiu okazeto cerbumigis lin, kaj, malgraŭ la admonoj de lia prudento, li decidis reiri en sian loĝejon kiel li eliris, pasante tra la muro. Tiu stranga eco, kiu ŝajnis kongrui kun neniu el liaj aspiroj, iom maltrankviligis lin, kaj la morgaŭan tagon, sabaton, ĉar li ne laboris, li iris ĉe kuraciston, por konigi al li sian malsanon. La kuracisto povis konvinkiĝi, ke li diras la veron, kaj post ekzameno malkovris la kialon de la malsano en helicoforma malmoliĝo de la prema vando de la tiroida korpo. Li ordonis intensan sinlacigadon kaj, po du tablojdoj ĉiujare, la gluton de kvarvalenta pulvoro konsistanta el rizfaruno kaj centaŭra hormono.

Post la engluto de la unua tablojdo. Dutilleul metis la medikamenton en tirkeston kaj ne pensis plu pri ĝi. Koncerne la intensan sinlacigadon, lia ŝtatoficista agado estis reguligata de kutimoj, kiuj forpelis ĉiun eksceson, kaj lia libertempo, dediĉata al la legado de gazeto kaj al lia kolekto de poŝtmarkoj, ankaŭ ne trudis al li malprudentan foruzon de energio. Post unu jaro li do konservis sendifekta la kapablon iri tra la muroj sed neniam uzis ĝin, krom iafaje pro malatento, ĉar li estis malmulte aventurema kaj fantaziema. Li eĉ ne ekpensis, ke li povas eniri en sian loĝejon alie ol tra la pordo, ĉiufoje malŝlosinte ĝin. Eble li estus maljuniĝinta en la kvieto de siaj kutimoj, ne havante la tenton provi sian povon, se eksterordinara okazo ne estus subite konfuzeginta lian ekziston. S-ro Mouron, lia suboficejestro, ŝanĝis sian funkcion kaj estis anstataŭigita de iu S-ro Lecuyer, kiu parolis koncize kaj havis hirtajn lipharojn. Jam de la unua tago la nova subestro malŝate rigardis la nazumon kun ĉeneto kaj la nigran pintan barbon de Dutilleul, kaj li malkaŝe traktis lin kiel malnovan, ĝenan, iom malpuran aĵon. Sed plej grave estis, ke li pretendis enkonduki en sian oficejon profundajn reformojn, maltrankviligantajn la kvieton de lia subulo. Jam de dudek jaroj Dutilleul komencis siajn leterojn per la jena formulo: "Rememorante vian estimatan skribaĵon de la tioma tago kuranta kaj nian antaŭan korespondadon, mi havas la honoron informi vin..." Tiun formulon volis S-ro Lecuyer anstataŭigi per alia, pli amerika esprimo: "Responde al via letero de la tioma tago, mi informas vin..." Dutilleul ne povis alkutimiĝi al tiu letera stilo. Kontraŭvole li revenis al la tradicia maniero kun maŝina obstino, kiu altiris al li la grandiĝantan malamikecon de la subestro. La atmosfero de la Ministerio fariĝis al li preskaŭ peza. Matene li iris al sia laborejo kun antaŭtimo, kaj vespere, en sia lito, li ofte meditis tutan kvaronhoron, antaŭ ol ekdormi.

Naŭzite de tia malprogresema volo, kiu ŝancelis la sukceson de liaj reformoj, S-ro Lecuyer forpelis Dutilleul en preskaŭ senluman loketon apud sia oficejo. Oni aliris de la koridoro al tiu loketo tra malalta kaj mallarĝa pordo, sur kiu oni ankoraŭ legis la grandliteran surskribon: FORMETEJO. Dutilleul akceptis rezignacie tiun senekzemplan humiligon, sed dome, legante en sia ĵurnalo rakonton pri iu sanga afero, li ofte revis, ke S-ro Lecuyer estas la mortigito.

Iam la subestro, svingante leteron, torentis en la loketon kaj ekkriegis:

-- Refaru tiun skribaĉon! Refaru tiun sennoman skribaĉon, kiu senhonorigas mian oficejon!

Dutilleul volis protesti, sed S-ro Lecuyer per tondra voĉo nomis lin rutina blato kaj, antaŭ ol foriri, ĉifis la leteron, kiun li havis en mano, kaj ĵetis ĝin sur lian vizaĝon. Dutilleul estis modesta, sed fiera. Restinte sola en sia loketo, li iom febris kaj subite sentis sin kaptita de inspiro. Lasinte sian seĝon, li eniris en la muron; kiu apartigis lian oficejon de tiu de la subestro, sed li eniris singarde, tiamaniere, ke nur lia kapo ekaperis sur la alia flanko. S-ro Lecuyer sidis ĉe sia skribtablo kaj per ankoraŭ nerva plumo alilokis komon en teksto de oficisto submetita al lia aprobo, kiam li aŭdis tuson en sia oficejo. Levante la okulojn, li ekvidis kun neesprimebla konfuzego la kapon de Dutilleul algluitan al la muro, kvazaŭ ĉastrofeo. Kaj tiu kapo estis vivanta. Tra la nazumo kun ĉeneto ĝi ĵetis al li malaman rigardon. Plie la kapo parolis.

-- Sinjoro, ĝi diris, vi estas fiulo, bruto kaj bubaĉo.

Kun buŝo malfermita pro teruro, S-ro Lecuyer ne povis malligi siajn okulojn de tiu aperaĵo. Fine, fortirinte sin de sia brakseĝo, li impetis en la koridoron ĝis la formetejo. Dutilleul, tenante sian plumingon en la mano, sidis je sia kutima loko kun kvieta kaj laborema mieno. La subestro longe rigardis lin kaj, balbutinte kelkajn parolojn, reiris al sia oficejo, Li apenaŭ sidis, kiam la kapo reaperis sur la muro.

-- Sinjoro, vi estas fiulo, bruto kaj bubaĉo.

Nur dum tiu tago la timata kapo aperis dudek tri fojojn sur la muro kaj, la sekvantajn tagojn, je le sama ritmo. Dutilleul, kiu akiris por tiu ludo certan facilecon, ne nur insultis la subestron. Li parolis malklarajn minacojn, ekzemple ekkriante per eltomba voĉo, skandita de vere demonaj ridoj:

-- Garu! garu! Haro de lupo! (rido). Vagas frostotremo, kiu forprenas la kornojn de ĉiuj strigoj (rido).

Aŭdante tion, la kompatinda subestro iom pli paliĝis, iom pli sufokiĝis; liaj haroj tute rekte hirtiĝis sur lia kapo, kaj laŭlonge de lia dorso fluis terura agonia ŝvito. La unuan tagon li malgrasiĝis je unu funto. La sekvantan semajnon li ekkonsumiĝis okulmezure, kaj krome li akiris la kutimon manĝi supon per forketo kaj militiste saluti la policanojn. Komence de la dua semajno, hospitalaŭtomobilo venis al lia domo, por konduki lin en frenezulejon.

Dutilleul, liberigite de la tiraneco de S-ro Lecuyer, povis reveni al siaj karaj formuloj "Rememorante vian estimatan skribaĵon de la tioma tago kuranta..." (1).


Piednoto

(1) Dutilleul fariĝas fama ŝtelisto kaj kompreneble ne povas esti retenata en malliberejo. Post diversaj aventuroj, li glutas du tablojdojn, kredante, ke tio estas aspirino, kaj li restas enfermita en muro.