Enkomputiligis Don HARLOW

Revuoj de l' novaj revuoj

de Gaston WARINGHIEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 236-238


La jaro 1957a kaj 1958a vidis aperi freŝan floradon de novaj revuoj, atestante pri la vivemo (aŭ revivemo en kelkaj okazoj) de nia lingvo kaj literaturo. Eble interesos niajn legantojn, se mi diros kelkajn vortojn pri tiuj, almenaŭ, kies eldonistoj afable konsentis interŝanĝi siajn grandprezajn produktojn kontraŭ nia simplavesta Nicanino.

Unue kaj plej kuraĝe aperis en Januaro 1957 la "Stud. Esp.", tio estas, la Studenta Esperanto: ĝi prezentas sin tute simpatie, sub senceremonia formo, kiel decas al studentoj. La originaleco de tiu revuo estas, ke ĉiu numero konsistas el diversaj partoj, kiuj estas respektive redaktataj de la studentaj kluboj en Danlando, en Germanio, en Jugoslavio, en Anglio, en Italio ktp. Tiuj diversoriginaj kontribuaĵoj, multobligitaj sur samformataj folioj, estas kunkrampitaj kaj dissenditaj de la Dana Fako: Jens Falkentorp, Norre Allé 75 (nro 471) KOPENHAGO, estas la respondanto. La enhavo estas kompreneble tre varia; tradukoj (ordinare ĝustaj kaj vervaj), literaturaj diskutoj, filologiaj raportetoj ktp. Kiu volas informiĝi pri la spirito de ia nova tavolo da esperantistoj aŭ subteni ilian penon, ne bedaŭros sian abonon.

Ĉar ni parolas pri instrumedio, mi mencios, ke la "Internacia Pedagogia Revuo", ĝis nun enfermita en la organo de la francaj instruistoj (G.E.E.) akiris propran, sendependan vivon: ĉiudumonata, ĝi estas administrata de Delagneau, AVROLLES (Yonne), Francio, kaj havas diverslandajn perantojn; 16-paĝa, kun bildoj kaj belefekta kovrilo. Dediĉita al la instruistaro, ĝi prezentas cetere vast-interesajn temojn, kaj recenzejon tute rimarkindan, kun la nomoj de A. Albault, Jean Beau kc.

"La Suda Stelo" estas novformiĝo de la Jugoslava organo, kiu fariĝis en 1957 grava revuo "socia, literatura, kultura, arta", kun redaktantaro pli kaj pli diversnacia. Ĝi evidente celas rivali, por la suda Eŭropo, al la "Norda Prismo", kaj ĝi en ĉi tiu jaro certe atingis sian celon: en la Marta-Aprila numero, ekz-e ni trovas artikolon pri la germana pentristo Otto Pankok, kun pluraj fotoj de liaj verkoj, tradukon el parolado de Ĝ. Nehru antaŭ la Hindia parlamento, longan artikolon de Tomski pri "Arto kaj Artistoj en Sovetunio", tradukojn de poemoj de "serbokroata" (tiele!) juna poeto Vasko Popa, tradukon de Attila Joszef faritan de Kalocsay, longan intervjuon kun William Auld, recenzon fundan kaj sagacan de Emilja Lapenna pri "Medalionoj" ktp. La neŭtralismo, kiu estas la bazo de la jugoslava politiko, tiamaniere reflektiĝas en tiu ĉi revuo kaj ebligas al gi prezenti al ĉiaj legantoj diversteman, vere internacian enhavon. Eldonanto estas la Jugoslava Esperanto-Federacio, kun perantoj en diversaj landoj.

Ankaŭ en 1957 naskiĝis "Nuntempa Bulgario", kiu de tiu dato regule ĉiumonate eldoniĝas, kun konstanta aspekto: riĉe ilustrita, sur glacea papero, kun enhavo nete limigita al la naciaj temoj, ekde la folkloro ĝis la kuproproduktantaj uzinoj, de la sporto ĝis la salajraj statistikoj. Ĝi estas iel, por Bulgario, la ekvivalento de la "Popola Ĉinio" (kiu lastatempe reaperis). Kiel kolekto da informoj pri la historio kaj kulturo de ĝia lando, ĝi estas senkonkurenca inter niaj revuoj (Administracio: str. Levski, SOFIO.) (1).

En Oktobro 1957 niaj polaj samideanoj sukcesis aperigi sian revuon "Pola Esperantisto" (Warszawa 40, ul. Kozia 3 m. 31): tio estas la inda rekompenco de esperantista asocio, kiu, en la plej malfacilaj tempoj, aŭdacis entrepreni kaj triumfe atingis partoprenadon de la oficialaj instancoj en la reeldono de esperantaj klasikaĵoj: oni memoras pri tiuj tre belaj reeldonoj de "Sinjoro Tadeo" kaj de "Quo Vadis". Mi ricevis nur du numerojn de 1957, sed mi esperas, ke la revuo daŭrigas sian fruktodonan vivon. Intertempe, mi ricevis la duan numeron de alia pola revuo "La Verda Vojo, monata revuo pri la internacia lingvo kaj ghia praktika apliko en la literaturo, arto, filozofio kaj kulturo"; redaktas "La Interlingva Grupo de la Klubo de Juna Intelektularo: La Kurba Rondo" (Warszawa 40, skrytka 16). Ilustrita per kelkaj rimarkindaj fotoj de modernismaj artistoj, ĝi entenas ankaŭ poemetojn, teatrajn tradukojn, lingvajn artikolojn (unu el ili, "Etimologia Skizo" ĉerpas el mia "A.B.C. d'Esperanto", sed forgesas tion diri) ktp.; la tuto donas la impreson de vigla intelekta kaj artisma vivo, de bolanta junularo, kies interesiĝo al Esperanto estas por ni la plej grava garantiaĵo de sukceso.

El Erevano (ARMENIO, Sovet-Unio), alvenis la unua numero de "Armena Esperantisto", Januaro 1958, (Poŝkesto 78, EREVAN): ankoraŭ modestampleksa, ĝi tamen akiris al si la kunlaboron de esperantistoj el diversaj regnoj de Sovet-Unio, kaj promesas fruktodonan agadon. Notinde, ke ĝi aperas "Sub aŭspicio de la Erevana Ŝtata Universitato". Se nur tiaĵo povus ankaŭ okazi ĉe ni!

La laste naskita el tiuj revuoj, kaj certe ne la malplej riĉa kaj dika kaj valora, estas "Belarto", aperinta en Aprilo 1958. Same kiel S.A.T. jam de 1955 suplementis sian monatan organon "Sennaciulo" per la ĉiujara revuo "Sennacieca Revuo", (cetere dediĉita precipe al la sociaj kaj politikaj temoj), same U.E.A. volis ĉi-jare aldoni al sia monata "Esperanto" beletran suplementon. Sub la redaktado de William Auld, la senlaca apostolo, kiu mirakle scias, kunigi en sia vivo la strebon al la plej alta poezio kaj la dediĉitecon al la plej tedaj zorgoj de ĉiutaga burokratado, ĝi estas lukse ilustrita (eĉ du plenpaĝaj bildoj, unu kolora, modernstila kovrilo de Jan Schaap) kaj eĉ ne haltis antaŭ la kosta reprodukto de muzika peco (de nia bona konata F. Merrick, laŭ teksto de M. Boulton). La enhavo estas tre diverslanda, kun prestiĝaj nomoj: Kalocsay, M. Boulton, J. Francis, P. Thorsen, J. Korinek, M. Carlsson, I. Lapenna ktp.: citi ilin evitigas aI mi la penon paroli pri la valoro de tiu belefekta kajero, kiun, espereble, sekvos multaj aliaj.

Jen bela ventumilo da revuoj! Kaj kio pli ĝojigas mian koron, tio estas la alta nivelo, ne nur de la lingvo, sed ankaŭ de la enhavo. La esperanta publiko evidente progresis, laŭkvalite, se ĝi efektive subtenas tian literaturon!


Piednoto

(1) Ankaŭ el Bulgario atingis nin faka Esperanto revuo "Bulgara Filmo", eldonata de la "Redakcio por propagandaj eldonoj ĉe Stata Entrepreno: Distribuado de Filmoj", str. Rakovski 135, SOFIA.; mi ricevis tri kajerojn: Bulgora film-arto, La Bulgara pentrita kaj la pupa filmo ktp.