Enkomputiligis Don HARLOW

Marie Under

de Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 201-204


Tallinn, la 14-an de marto 1958

Kara Amiko,

Iam mi sendis al vi kelkajn sonetojn de nia fama estona poetino Marie Under, nome tiujn, kiuj siatempe kaŭzis tiom da bruo. Nun vi demandis min, ĉu vi okaze de la 75-jara naskiĝtago de la poetino povus aperigi kelkajn. Kompreneble la "Sonetoj" apartenas jam al la pasinteco. Ĉi tiu libro, konsistanta el 50 sonetoj aperis antaŭ 41 jaroj, en 1917. La poezio de la poetino ekhavis poste tute alian aspekton. Ŝi estas multe verkinta: antaŭ la milito aperis jam dek poemaroj de ŝi. Tamen ŝajnas, ke por bone ekkompreni ŝian poetan individuecon, oni devas koni ankaŭ la sonetojn. Sur ili kuŝas la stampo de la 17-a jaro, la jaro de la revolucio. Tiam ekblovis freŝa vento, oni ekspiris plenbruste. Oni eksentis sin libera kaj kuraĝa. Tiun kuraĝon eksentis ankaŭ Marie Under: per siaj sonetoj ŝi kvazaŭ volis defii la pudorajn hipokritulojn, kaj kompreneble ĝuste ĉi tiuj estis pleje indignigitaj kaj por longa tempo alfiksis al M. Under la afiŝon: "poetino de puntoŝaŭmo kaj ŝtrumpoj, kiuj finiĝi ne deziras." Sed se oni pli proksime konatiĝas kun la "Sonetoj", oni ekvidas, ke ĉi tiu libro enhavas eble nur dekon da tre ardaj sonetoj. La aliaj prezentas ĉarmajn natur- kaj humorbildojn. En la enkonduka soneto la poetino mem diras:

"Jen tiuj kantoj estas la plej belaj,
plej sanktaj, sent-abundaj kaj elkoraj,
pro kiuj fluis larmoj kun doloraj
singultoj dum nokthoroj malesperaj."

Kaj ŝi daŭrigas:

"Ho seias mi malgaji, -- sed abunde
la ĝoj' ruĝbuŝa en la kantoj ridas.
Ĝojkriojn frenezegajn ja ĝisfunde

la malgajeco de l' anim' ne bridas!
Pro tio korpo mia pompe floras,
ke pro sentemo troa kor' doloras."

Kiam mi aperigis "Elektitajn versaĵojn", L. Totsche-Tarkonyi en sia kritiko esprimis bedaŭron, ke la poemaro ne enhavas pli da sonetoj. Mi tion ne forgesis. Eble tio ŝajnas kurioza, sed mi penis traaduki ĉiujn 50 sonetojn dum la kruela milittempo. Unue por havi iom da esperanta praktiko, ne forgesi la lingvon, due por forgesi la krudan realecon. Mi memoras, ke ofte dum alarmo mi ne rapidis en la ŝirmejon, sed daŭrigis trankvile la tradukadon, sidanta en mia ĉambro -- en ligna dometo. En tiu tempo mi sentis grandan indiferentecon koncerne la personan vivon, rilatis al ĉio fataliste. Tiel aperis la sonettraduko kaj okaze de la jubileo mi preferis ĝuste ilin sendi al kelkaj revuoj.

Vi pravas nomante M. Under "Norda Sapfo". Siatempe la kritikistoj ankaŭ miris kaj trovis, ke Marie Under estas fenomeno en nia norda poezio. "Leginte unuafoje tiujn per inunda temperamento skribitajn versojn, kie ĉiu linio ardas je interna pasiabundo kaj kolorriĉo, mi estis surprizita, ke sub nia malalta griza ĉielo povis ekbruli tiaj flamoj". Iu alia kritikisto esprimas sin preskaŭ per samaj vortoj: "Ŝiaj sentoj havas tian impeton kaj pasion, kiuj apenaŭ estas imageblaj sub la griza nordlanda ĉielo".

Jen kion Marie Under diras pri si mem:

"Per ĉiu fibro mi la belon ĝuas,
ĉar tia estas mia jam destin'.
El vivpokalo trinki mi avidas,
ĝin malplenigi febre mi rapidas."

Kaj aliloke:

"Neniu povas ja tiel flami
samkiel mi,
malgaje plori, kaj arde ami
samkiel mi!"

Same profunde kiel la ĝuon kaj ĝojon la poetino sentas ankaŭ la malĝojon kaj suferon:

"Mi ĝuas ĝojon, sed tamen io en mi suferon akran vokas, pli ruza ja ol mi ĝi estas: feliĉon mian ĝi eksufokas."

"Se tagojn la ruĝajn komputi vi volus
en via memor',
la nombro malgranda vin ne konsolus,
englutis vivo trezorojn de l' kor'."

La poemo "Sufero" enhavas jenajn versojn:

"En okulkav' timeme velkas ĝojo,
ja kvazaŭ herb' sub rado sur la vojo.
Ŝiriĝas rido kvazaŭ linbandaĝ',
ĉifonkovriĝas la vizaĝ'."

Aliloke ŝi demandas:

"Ĉu unu piedon por viv' ni havas,
la duan por mort'?
Sed kiun lamado tiu ne ravas?
Ja ĉiu kuradas kun tuta fort'."

Per ĉiu fibro de sia koro ŝi perceptas la naturbelecon:

"Flavkoloro, ruĝo kaj purpuro, or- kaj brunkoloro
de l' natur' aŭtuna fluas ĝis la buŝo, ĝis la koro."

Kelkaj ŝiaj sonetoj impresas kiel pentraĵoj.

Profunde ŝi perceptas ankaŭ la eksteran mondon kaj tuŝas la vivproblemojn en sia poezio.

Antaŭ 25 jaroj oni konstatis, ke la evoluo de M. Under estas en nia literaturo unu el la plej surprizaj, ŝia personeco disvolviĝis diversflanke. Relegu ekz. la poemojn "Mortemulo" kaj "Vespero" en "Elektitaj versaĵoj".

Vi demandis min pri biografiaj notoj. La poetino mem ŝatas nek intervjuojn, nek tion, ke oni demandu ŝin pri la persona vivo. Por tio ja estas ŝia poezio: legu ĝin kaj vi ekkonos ŝin. Mi sendas al vi foton, tia aspektis la poetino dum la tempo de siaj "Sonetoj". Bedaŭrinde en "Elektitaj versaĵoj" mankas ŝia foto, sed tre bona foto aperis en Literatura Mondo en 1932.

Ni, estonoj, havas tri poetinojn, kies nomojn scias ĉiu estono: Lydia Koidula -- la estona Jeanne d'Arc, Anna Haava, kies amkantoj memorigas la amkantojn de H. Heine, kaj Marie Under, la Norda Sapfo. En la postmilita poezio paŝis en la unua vico Debora Vaarandi. Pri nia nuntempa poezio mi skribos al vi en la sekvonta letero.

Akceptu dume plej
korajn salutojn de

Hilda DRESEN.


Kelkajn sonetojn de Marie Under vi povas legi aŭ en Latin-3 aŭ en Unikodo.

La tuta sonetaro estas nun havebla libroforme: Under, Marie: Sonetoj. Elestonigis Hilda DRESEN. Chapecó: Fonto, 1988. 62p. Broŝ.