Enkomputiligis Don HARLOW

Avertoj II

de Marie UNDER

elestonigis Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 210


Ho, vi ne klinu vin kun via buŝo brula
al kolo cigne blanka kaj gracia!
Sur mia buŝ' venene ironia
forvelkis majo, ruĝas jam juli' matura.

Ne malproksimas plu aŭtun' nebula:
kuraĝ' forflugis el la kor' ebria,
firmecon perdis dancopaŝo mia --
en kor' ne regas plu feliĉo senmezura.

Deziri manon mian estas van':
amkison pro malgajo ĝi refutas,
per prem' amike varma ne salutas:

kutimis larmojn viŝi mia man'.
Ĝojkore iru vi per paŝ' petola --
vivnodojn miajn mi malligos sola.