Enkomputiligis Don HARLOW

Avertoj I

de Marie UNDER

elestonigis Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 209


Vi kial min rigardas kun scivolo,
kaj buŝon mian spertan kun naiv'?
Ĝi scias ne nur pri la kis-soif',
sed ankaŭ -- ironi' kaj amdoloro.

Ho ne! plu ne liberas mia koro:
al zorgoj firme ligis min la viv',
la tagoj, noktoj pasas sen edif',
anim' ŝlosita -- ne laŭ mia volo.

Malgajon vian vi forigu ride,
nin ambaŭ kiel povu ligi am':
junec' jubilas ja en vi senbride.

En rond' knabina dancu ĝuoplene
kaj ekleviĝu alten ĝojoflam',
en mia koro flagretanta pene.