Enkomputiligis Don HARLOW |
Arĝenton nun disardas la ĉiel': brilego fajreranta, blu' opala, rebrilo perla, lumo lakte-pala, floradas nokt' per fianĉina bel'. Nun perloĉenoj en ĉiela sfer' tra nuboj glite kvazaŭ blankpetala florar' ŝutigas. Ŝajnas nun reala kaj atingebla la feliĉ-fabel'. Kaj jen aperas, kiel revo Lun', princin' gracia en vualornam', rideto ŝia pro melankoli' lilie-blanka ekheliĝas nun, ĉar vidas ŝi, ke reve kisas jam vualborderon ŝian stel-paĝi'. |