Enkomputiligis Don HARLOW |
Petalojn blankajn jam padus' dissemas, kaj de siringoj fluas bonodor': nun ĉarme disvolviĝis ĉiu flor', je arboj bluaj la ĝardeno plenas. Min sentoj dum sendormaj noktoj premas: fajrere ardas mia ruĝa kor' -- Ho, de siringoj fluas bonodor'! Sopir' dolora en la koro tremas! Sed ne ĉeestas vi -- pro kio do la bel' de la violkoloraj floroj estas? Pro kio luma nokt' per sia hel' dorlote apud mia lito restas? Turmentas min la belon sola vidi -- sed ne ĉeestas vi, por ĝin kun mi dividi. |