Enkomputiligis Don HARLOW

Fino de somero II

de Marie UNDER

elestonigis Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 209


Tra la ĝarden' matura blovas vent':
de l' nigraj riboj, framb-arbust' ruĝeta,
de l' verdaj pomoj kaj de l' bed' rezeda
alfluas honodor' en ĉi moment'.

En vaz' aromas rozoj en silent':
pri kisoj dolĉaj la arom' bukeda
parolas al la koro malkvieta,
nun nekrologe restis... korturment'.

Somero pasis, Sole rememoron,
resonon pri amvortoj postlasante,
samkiel velkiĝinta rozfoli'.

Kaj dum pasemo suferigas koron,
dum belo pereadas grandakvante,
mi malsanemas pro tener' al vi.