Enkomputiligis Don HARLOW |
Dolĉecon multan ni duope ĝuis! Vi benis kvazaŭ pluv' somera min: pro fast-sekec' suferis mia sin'! -- freŝige, la karesoj ĝin influis. Transranden la pasi-kalikoj fluis: ekregis nin dezir': mi volas vin! Ripozi nun sopiras ni sen fin', ebrio-ardon la anim' deskuis. Rigardoj niaj, en la amebri' je fajro kaj ekstazfrenez' plenintaj, flamadis avidege: pli kaj pli! Nun ili estas kvazaŭ eksvenintaj. En am-frenez' ŝparadon ni ne konis, nun lace ni en trosatiĝo dronis. |