Enkomputiligis Don HARLOW

Vesperoj I

de Marie UNDER

elestonigis Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 208


Simile al plen-plena vinpokalo,
levkoj-arom' abundas en ĝarden'.
Disfluas bonodoroj nun sen ĝen':
narkotas per dolĉaĵ' nin la floraro.

Nebulo blankpieda nun sen baro
arĝentajn vojojn faras por promen'.
De l' insuleto vibras onda ĝem'
tra la trembrilo de l' nebulvualo.

Sol-sola mi. Sopiras mi sen lim':
ja kaĝo ora ŝajnas por anim'
ĝarden' ĉi tiu -- ho, alvenu nun!

Min savu de l' somera troa belo!
Akcepti pretas mi -- jam sur ĉielo
lumigas rozkoloran lampon lun'.