Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi tenas kvazaŭ ravan floron vin: sur viaj vangoj ruĝ' sin disetendas -- mi vian korpon ĝojabundan sentas nun tra l' batisto ardi en proksim'! Min feliĉigas via am-esprim': vi la okulojn fermis kaj kontentas, senhelpe mutas buŝ': ho, evidentas -- varmegajn pensojn pensas vi sen tim'! Alvenis via hor' -- vi ekignoras ĉasteckatenojn, ĝenajn sen komparo: maturberare dolĉas via buŝ'; ĉe mia kor' miele bonodoras la rozbukedoj de la brustoparo, ebrion donas via lipektuŝ'! |