Enkomputiligis Don HARLOW

Vi diras I

de Marie UNDER

elestonigis Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 204


Ho ŝtrumpoj, vi finiĝi ne deziras!
Brulbuŝe serĉas mi sen pacienc',
ke venu jam finfine la komenc'
de l' tol- kaj puntoŝaŭmo... Vakse brilas

la blanka karno... Ĝue mi admiras
la haŭt-silkecon -- kiel ŝtormatenc'
petalojn disŝutadas, kis-atenc'
per kisoj superŝuti vin aspiras.

Disĵetu ĉirkaŭ min la brakojn sorĉajn,
envolvu kvazaŭ per girlando flora,
min lasu suĉi viajn lipojn dolĉajn!

Ho, min akceptu, mia nesto mola!
En via okulpar' dum amkareso
pri pek' kuraĝa brilu la konfeso!