Enkomputiligis Don HARLOW

Amuzaĵoj

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, diversaj paĝoj


Pri la edziĝo

1 -- Geedziĝinte, la viro kaj la virino devas esti jam nur unu. -- Jes, sed kiu?
2. -- Edziniĝu al arkeologo: ju pli vi maljuniĝos, des pli da ĉarmoj li trovos en vi!
3. -- Vi ne povas scii, kio estas la vera feliĉo, antaŭ ol fariĝi edzo -- kaj tiam, estas tro malfrue.

Dialogo

En kafejo. Gazetleganto (al sia najbaro): La aferoj iras malbone. La najbaro: Vi ne komprenis mian demadon; mi diris: Ĉu io nova?

En kabineto de psikiatro

Nu, sinjoro, kio okazis al vi? -- Doktoro, mi volas provi la psikanalizon, tial ke la natria bikarbonato ne plu efikas al mi.

Sur benko de parko

Unu trampo: "Ĉu vi jam manĝis?" -- Dua trampo: "Jes, ofte."

Infanaĵoj

"Ĉu vi havas nenormalajn infanojn en via klaso?" demandas usona inspektoro al juna instruistino. "Jes, ŝi respondas, mi havas du, kiuj obeas."

Johaneto ĵus lernis, en la kateĥisma kurso, kiel Dio kreis Evan el ripo de Adamo. La sekvantan tagon, Johaneto eksuferas je flank-doloro: "Panjo, li diras iom timeme, mi kredas, ke baldaŭ mi havos unu virinon!"