Enkomputiligis Don HARLOW

Pri la "Angla Antologio"

de G. WARINGHIEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, paĝoj 32-40


Kompili antologion por alilingvaj legantoj estas ambicia entrepreno, kaj ne facila. Krom se temas pri tre malgranda literaturo, aŭ pri novaperinta, oni estas devigata kondamni al la silento multajn interesajn aŭtorojn; el la konservitaj, oni denove devas elekti inter iliaj verkoj, kaj eĉ en la elektitaj endas eltondi la kelkajn paĝojn, kiujn la materialaj rimedoj ebligas dediĉi al ĉiu. Laŭ kiaj kriterioj fari tiajn oferojn? Laŭ sia propra gusto? Sed kia respondeco, fariĝi la interpretisto inter la naciaj talentoj kaj la fremda publiko! Laŭ la jam faritaj antologioj? Oni tiam riskas konservi pecojn mezvalorajn, heredaĵojn de preterpasintaj modoj, kaj krome perdi la harmonian aranĝon de la diversaj partoj.

Ĉe ĉiu aŭtoro mem, kion traduki? Ĉu la pecojn, kiuj montras plej klare lian originalecon -- kvankam ili eble ne estas la plej perfektaj aŭ plej facile kompreneblaj por fremduloj? Aŭ tiujn, kiuj fariĝis la plej diskonataj -- kvankam ili eble estas la plej ŝablonaj? Aŭ tiujn, kiuj havas historian gravecon pro influo super la posta literaturo -- kvankam ili fariĝis nun, ĝuste pro tiuj imitoj, banalaj kaj eluzitaj? Ĉu oni elektu laŭ la ĝenerala nacia gusto, aŭ laŭ la internaeia? Ne mankas aŭtoroj, ĉe kiuj du taksmanieroj grave diferencas. Edgar Poe aŭ Dickens ne ĝuas, en sia respektiva lando, la egan favoron, kiun al ili donas la Francoj; Goethe konstante rigardis kiel unuarangan poeton Du Bartas, kiu eĉ ne plu estas menciata en la francaj literatur-historioj. Inter la du mondmilitoj, el la ĉeĥa literaturo famiĝis tra tuta Eŭropo nur unu romanisto, la patro de la "Brava Soldato Ŝvejk", Jaroslav Haŝek: en la 167-paĝa Esperanta Ĉeĥoslovaka Antologio, li estas prezentita kiel triaranga verkisto, kun tripaĝa noveleto.

Restas ankoraŭ la problemo de la aranĝo de la materialo, kiam tiu estas aparte abunda: ĉu sekvi kronologian ordon? Ĉu kolekti la aŭtorojn laŭ iliaj skoloj? Aŭ la pecojn laŭ ilia temo? Ĉiu sistemo havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn, tiel ke difini unu al si ne estas simpla tasko.

La redaktintoj de la nun proponita Angla Antologio devis solvi ĉiujn tiujn problemojn, kaj mi estas certa, ke tion ili faris ne sen konscienca pridiskuto. Jen do ilia solvo. La terure riĉa brita literaturo estas dividita dumaniere: 1° oni donas nun la anglan parton, kaj promesas zorgi poste pri la skota.

Riskante enŝovi mian nazon en familiajn aferojn, mi konfesos, ke tiu apartigo ŝajnas al mi nek justa, nek oportuna. Ne justa, ĉar, kial privilegii la Skotojn, kaj lasi la Irlandanojn, la Kimrojn ktp. droni sendistinge en la propre anglaj ondoj? Se oni rekonas la skotecon de James Thomson kaj de Smolett, kial preteratenti la irlandecon de Steele? Ne oportuna, ĉar tio kondukas al tiu stranga aranĝo, ke Samuel Johnson troviĝas en la angla parto, dum lia biografo kaj famiginto, Boswell, kiu estis Skoto ("tion ja mi ne povis malhelpi!"), troviĝos en alia volumo!

Tiaj dividoj laŭ la naskiĝlokoj, gentoj aŭ nacioj estas absolute eraraj sur la kampo de la literaturo, kiu mem baziĝas ekskluzive sur la lingvo. Ĉiuj, kiuj uzas unu saman lingvon, apartenas laŭrajte kaj laŭlogike al la sama literaturo. Ĉu el la volumo 1800-1950 la redaktontoj forpelos J. Conrad, ĉar li naskiĝis kaj edukiĝis en Pollando? Ĉu J.J. Rousseau aŭ E. Verhaeren ne devus havi lokon en franca antologio, pretekste ke la unua naskiĝis en Svislando, la dua en Belgio? Aliflanke, Mistral, kiu naskiĝis, vivis kaj civitanis en Francujo, ne apartenas al la franca literaturo, sed al la okcitana, en kies lingvo li verkis. Chamisso, elmigrinta franca nobelo, apartenas nur al la germana literaturo, dum Frederiko la Dua, kvankam reĝo de Prusujo, verkis en la franca lingvo kaj apartenas al la franca literaturo.

Pli ĝusta divido estus do dediĉi unuan parton al la anglalingvaj verkistoj, kaj duan al la Britoj verkintaj en alia lingvo; oni tiel estus povinta prezenti goliardajn kanzonojn, el la mezepoka latina lingvo, eltiraĵojn el la klasiklatina "Utopio" de Thomas Morus, kaj ankaŭ la poemojn en la kimra aŭ la malnova irlanda lingvo, aŭ en la skota dialekto. Perspektivo pli vasta kaj pli racie aranĝita.

2° La anglan parton oni dividis kronologie: la nuna volumo koncernas la ok unuajn jarcentojn, kaj la sekvonta pritraktos la ceteron, t.e. unu kaj duonan jarcenton. Proporcio iom ne egala, se oni konsideras la valoron kaj vastan floradon de la angla poezio en la 14a kaj precipe en la 16a jarcento, kaj de la angla prozo en la 18a. Tranĉo post 1700 estus ebliginta doni lokon al kelkaj ekzilitoj, ekz-e Bunyan, J. Locke, D. Hume, Richardson, Sheridan, Macpherson ktp; kaj precipe doni pli da spaco al Chaucer, Marlowe, Shakespeare kaj tiu malfeliĉa Ben Johnson ("o rare Ben Johnson!"), kies kelkaj teatraĵoj (ekz-e "Volpone") retrovis niatempe sian malnovan sukceson.

En tiu ĉi unua volumo, do, poezio kaj prozo estas aparte ordigitaj: tio estas ne sen ĝeno, ne nur pro la malfacilo reloki tiun aŭ alian poeton ĝuste inter la samtempaj prozistoj aŭ inverse, sed ankaŭ ĉar tio evidente kondukis al plimalpli sistema lokigo de ĉiu aŭtoro aŭ kiel poeto aŭ kiel prozisto (la sola escepto, mi kredas, estas allasita al Milton): kaj tamen John Lily, W. Raleigh, J. Dryden k.a. liverus interesan rikolton sur ambaŭ kampoj. Mi supozas, ke tian aranĝon trudis simpla redaktora oportuneco, ĉar W. Auld estris pri la versa parto, kaj R. Rossetti pri la cetero.

Fine, ankaŭ kelkajn bedaŭrojn mi sentas pro la elekto de la pecoj. El Milton, ekz-e, J. Francis tradukis, kun ega kuraĝo kaj bona prospero, la tutan duan kanton de la "Paradizo Perdita". Mi ne povas ne miri pri tiu forofero de la lirika flanko de tiu geniulo -- nenia cito ne nur el "L'Allegro" kaj "Il Penseroso", sed precipe el la sonetoj: tiun "Pri la ĵusa buĉado en Piemonto" pluraj anglaj kritikistoj rigardas la plej bela en la angla literaturo; tiu "Pri sia Blindeco" estas atesto de heroa fido en diamanta koncizo ktp. Sed eĉ en la "Paradizo Perdita", se ja estis necese montri ekzemplon de tiu ŝtorma kaj apokalipsa imago aliaj epizodoj eble estis pli proksimaj al nia hodiaŭa gusto -- mi pensas pri la admirindaj paĝoj de la IVa Kanto, kiuj pentras la amon de Adamo kaj Eva en ĝia volupta pureco, aŭ pri la renkonto, en la IXa, de Eva kun Satano, tiel subtile, tiel humane elvokita!

Tiu difekto ŝajnas al mi precipe sentebla ĉe la proza parto. Estis aliaj, pli profundaj paĝoj por citi el Francis Bacon, ol tiu ĉi pri edzeco kaj fraŭleco; ankaŭ la eltiraĵo el Pepys havas ja historian valoron -- sed kian pli vivan koloron kaj homan reliefon havas multaj aliaj, ĉe kiuj li pentras naive siajn maniojn, siajn pekojn, siajn bonajn ecojn de honesta fripono! Kaj vidu la kazon de De Foe! Prezenti la pitoreskan kaj fantazian verkinton de tiu aŭdaca pamfleto pri "La plej rapida maniero likvidi la skismemulojn", de tiu puritana eposo "Robinson Crusoe", de tiu realisma romano "Moll Flanders" tiun anticipan kontraŭrasismanon, kiu en 1701 jam ne hezitis skribi:

"Jen la herooj, kiuj Holandon tre malŝatas,
kaj al la novvenintaj fremduloj riproĉadas,
metante en forgeson, ke mem, sen preterlaso,
ili devenas ĉiuj de plej kanajla raso,
hida amas' da vagaj ŝtelistoj, parazitoj,
kiuj reĝejojn predis kaj murdis tra l' civitoj:
la Pikto, la ŝmirita Brito, la Skot' perfida,
ĉi tien alportitaj de la malsat' avida,
Norvegaj fipiratoj, flibustroj Danaj, bando,
kies ruĝharaj idoj svarmadas en ĉi lando;
aldonu plu la Francajn Normandojn: jen la mikso,
de kie, purdenaska, via Anglo-fenikso!"

nu, prezenti tian ampleksan verkon per tiu povra, banala rakonto la "Knabino en la Bristola Foiro" estas ia speco de perfido. Kompense, la eltiraĵoj el Swift estas tre karakterizaj; domaĝe, ke oni ne povis aldoni kelkajn el liaj pintaj pensoj "pri moralaj kaj distraj temoj"! Jenan, ekz-e: "Ni ĉiuj havas ĝuste sufiĉe da religio por malami nin, sed ne sufiĉe por ami nin reciproke" -- aŭ ankoraŭ: "Kio okazas en la ĉielo, ni nescias; kio tie ne okazas, oni diras al ni malimplicite: oni ne edziĝas nek edziniĝas" -- aŭ plue: "Ĉiuj panegiroj estas miksitaj kun dekokto el papavoj" ktp.

Mi finis nun kun miaj kritikoj, kiuj, kiel videble, estas nur principaj. Ĉar la verkon mem mi povas nur laŭdegi. La Brita esperantistaro havas nun la privilegion, kiun havis inter la du mondmilitoj la Hungara, posedi kvanton da eminentaj stilistoj. Jen kial tiu ĉi volumo rangiĝas tuj apud la Hungara Antologio laŭ ĉiuj vidpunktoj de klareco, diverseco, lingvoflorado kaj poezia beleco. Disponi senkomparajn specialistojn de la verstradukado kiel W. Auld kaj R. Rossetti (se ne paroli pri la lerteco kaj eĉ virtuozeco de John Francis, John Dinwoodie kaj A.D. Foote), pri tiel talentaj kaj elstaraj prozotradukistoj kiel Alec Venture, C.D.A. Capp, G.C. Jervis (la stilo de E.P. Ockey ŝajnas al mi iom malpli pura, mi devas konfesi) -- tio estas escepta bona ŝanco, kiu ebligis, kune kun multe da peno kaj amo al la bone farita laboro, la aperon de jena kolektiva ĉefverko.

Sub la manoj de tiuj majstraj vortartistoj, niaj versoj akiras jen la densecon, jen la fluidecon de la anglaj. Oni legu nur kelkajn strofojn el la fama "Elegio" de Th. Gray, kiel reskribis ilin Auld:

Tagmorton signas sonorila tristo,
de l' kampoj, muĝaj brutoj lante paŝas,
trenpaŝas lace hejmen la plugisto,
kaj al mi kaj al nokt' la mondon lasas.

Nun la pejzaĝ' flagreta ekmallumas,
kaj ŝvebas en l' aer' silent' solena,
krom ke skarabo en rondflugo zumas,
kaj diste gregojn lulas tint' dormema;

krom ke el turo en mantel' hedera
solema strigo al la lun' protestas,
ĉar vojaĝant' per truda vag' pretera
ĝian antikvan regnon nun molestas...

el la sama plumo, la "Londonon" de W. Blake:

... En ĉiu kri' de ĉiu homo
en ĉiu beba timokri',
en ĉiu voĉo kaj opono,
katenojn mensajn aŭdas mi.

La kri' de l' kamenpurigisto
preĝejojn nigriĝantajn skuas;
suspiro de soldata tristo
sur mur' palaca sange fluas.

Sed plej mi aŭdas ĉe l' civito,
kiel putinblasfem' atakas
la larmon de la novnaskito
kaj nuptan ĉerkportilon plagas. (1)

Oni ankaŭ komparu la prozan tradukon de Stephen A. Andrew kun la versa de Rossetti kaj oni konstatos, kian vervon tiu lasta sciis enblovi en sian transponon:

JULIETO. -- Kiu vin direktis al tiu ĉi loko?

ROMEO. -- Estis Amoro, kiu min unue instigis al esploro. Al mi li donis konsilojn, kaj al mi li donis okulojn. Piloto mi tute ne estas: tamen, se vi estus malproksima de mi kiel estas tiu vasta bordo lavata de la plej malproksima maro, mi riskus la nivon por tia komercaĵo.

JULIETO. -- Vi ja scias, ke la masko de la nokto kovras mian vizaĝon, alie iu virga ruĝiĝo sin montrus sur miaj vangoj pro tio, kion vi aŭdis min diri ĉi-nokte. Volonte mi plenumus ĉiujn bonmorojn; volonte mi neus tion, kion mi diris; sed adiaŭon mi diru nun al la formaleco! Diru, ĉu vi min amas? Mi scias ja, ke vi jesos, kaj mi fidos je via vorto. Tamen se vi ĵurus, vi povus perfidiĝi. Laŭdire Jupitero priridas la falsĵurojn de la amantoj. Ha, kara Romeo! se vi mem amas, tion diru fidele! Aŭ, se vi kredas min tro rapide gajnita, mi sulkigos al mi la brovojn, kontraŭemiĝos kaj diros al vi NE!, se nur vi min volos amindumi; alie mi tiele ne kondutas por la tuta mondo."

Vere estas, ke malfacile oni povis superi la prozaĉecon de tiu traduko (se ne paroli pri la kelkaj miskomprenoj); sed rigardu, kiel Rossetti sukcesis, en ritmaj katenoj, esti kaj pli ĝusta kaj pli poezia:

JULIETA

Kiu vin direktis
ĉi tien?

ROMlEO

Amo, kiu spronis min
demandi. Li konsilon al mi donis,
kaj mi okuloj pruntis al li danke.
Piloto mi ne estas, sed se vi
troviĝus trans la lasta, fora maro,
sur ties bordo ĉe la mondorando,
mi aventurus por juvelo tia.

JULIETA.

La nokta masko ombras miajn vangojn,
alie, honta ruĝo ilin pentrus
pro tiuj vortoj, kiujn vi subaŭdis.
Volonte mi rifuĝus al la deco,
volonte neus, kion mi eldiris;
sed konvencioj for! Ĉu vi min amas?
Mi scias, ke vi diros "Jes", kaj mi
la vorton kredos; tamen, se vi ĵuras,
vi eble ĵuron rompos. Oni diras,
ke Jovo pri perfidoj de amantoj
ridetas. Ho Romeo, mia kara,
se amas vi, deklaru ĝin sincere.
Aŭ, se vi kredas, ke mi tro facile
estas venkita, mi brovumos spite
kaj diros al vi NE, sed alikaŭze
mi tion ja ne farus...

Kaj kiom da leĝeraj poemetoj, rave reproduktitaj kun nesuperebla eltrovemo kaj harmonio! Almenaŭ jenan diron "Al Elektra" mi volus citi, kiel montron de la talento de J.S. Dinwoodie:

Mi timas kison celi
  aŭ peti pri ridet',
pro risko trofieri,
  se plenumiĝus pet'.

Ne, sole la deziron
  entenu mia sin' --
nur kisi la zefiron,
  kiu ĵus kisis vin.

aŭ, de J. Francis, tiun redonon de J. Wilmot:

AMO KAJ VIVO

La jama vivo fuĝis min,
  la horoj glitis for:
nedaŭraj kiel sonĝruin',
kies figurojn sur retin'
  retenas nur memor'.

Ĉar estontecas la futur',
  de mi ĝi restas disa.
Asignas nunon la natur'
al mi, kaj ĝin posedas nur
  dumpase vi, Filisa!

Ne plendu do pri trompo, pri
  perfido, malfidelo.
Se dum minuto -- pro magi' --
lojala povos resti mi,
  kontentas eĉ Ĉielo.

Mi ne kaŝos, ke kelkloke mi estus preferinta aŭdi la pli ampleksan muzikon de nia aleksandra verso, precipe en altlirikaĵoj, sed tio estas afero de gusto. Dio gardu, ke mi, ŝtonhakisto, diskutu pri gemtajlo kun juvelistoj! Cetere la sukceso pravigis la rigoron de la regulo, kiun trudis al si la kuntradukistoj, ĉiam konservi la versformon de la originalo: sur ĉiu paĝo skribiĝas la atesto de malfacila, do duoble glora venko.

La diversajn tradukojn antaŭiras "Resuma Skizo pri la angla literaturo" de Marjorie Boulton. Klara, trafa, plena de utilaj informoj kaj memorindaj formuloj, ĝi estas modelo; eble la karaktero de la verkintino perfidas sin en la prefero, kiun ŝi montras por la poetoj je la malprofito de kelkaj prozistoj. Sed kion oni ne pardonus al poetino, kiam ŝi pruvis sin tiaranga, kiel M. Boulton?

La flava orlitera kovrilo, kiu multon promesas, entenas do verkon, kiun la plej postulemaj ne povus deziri pli bona. Jen libro, kiu, mi estas certa, ne ŝimos en la kelo de la eldonisto! (2).


Piednotoj

(1) En la unua strofo, mi konfesas, ke mi ne komprenas la "charter'd", sed ĝi certe ne signifas "ĉarthava": ĉu "kaprica", ĉu "petola"?
(2) Kelkaj bagatelaj rimarkoj. Preserarojn mi apenaŭ vidis (p. 67 ŝel' = ŝtel'; 74 rifiĝus = rifuĝus; 148 o = a; 272 penco = pinĉo???); en la fina glosaro mankas kelkaj neologismoj, interalie "pindo, redempto, siro".