Enkomputiligis Don HARLOW

Julia sur Pandaterio (1)

de William AULD

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, paĝoj 5-6


Sur ĉi insulo viv' subiras lante.
Dum longaj posttagmezoj morna vento
apud la mar' susura, agitante
al mi la robon kun indiferento,
miajn memorojn frotas, kaj atestas:
Morto, morto, morto... Mort' ne estas.

Edzin' trifoja, nokt-frandinto rava,
kiu la nunon taksis solvalora,
venas al tio ĉi: flutado meva,
paseo vana kaj futuro plora;
virin' malplena palas kiel spirito,
al kiu mankas sang' de oferito.

Kaj mi konstatas en ĉi loko kruda,
kie la karno putros sub la rosoj
fremdaj kaj fridaj, ke la vivo tuta
-- kisoj parfumfrenezaj, vino, rozoj --
ĉiam malplena estis, kaj izola...
Monda reĝin' kadavris ĉiam sola.

Plej sola dum duopoj, sed mi celis
mian feliĉon, kie mi nur povis;
kien sopiro stranga ĉiam pelis,
des pli serĉadis mi, ju pli mi trovis
nur malfeliĉon en la ĝojoj amaj.
Ĉiam surprizis min embuskoj samaj.

Tiu estis alia mi -- nur fablo
aŭdita iam en fremdula revo.
Kion signifas Rom'? Ja nuda sablo,
rokoj, krudmana vent', krianta mevo,
dum mia korpo velkas, apatia,
kaj Romo estas febro fantazia.

Ne plu la nuno gravas. Nun la tempo
estas eterna, sen komenc', sen fino,
kaj mia juna karno pro la trompo
kaj troa martelado de l' destino
ne ardas plu, ne plu al ĝoj' incitas.
Kaj morto mortvivantan min evitas...


Piednoto

(1) Julia, filino de la romia imperiestro Aŭgusto, estis, pro siaj malĉastaĵoj, ekzilita de la patro en la insulon Pandoterion (aŭ: Pandatarion), hodiaŭ Ventotene, apud la bordo de Kampanio. (Noto de la redakcio).