Enkomputiligis Don HARLOW

Septembra mateno

de William AULD

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 7


Kartonajn siluetojn de uzinoj
ĉe l' horizonto iluminas suno.
Ĉi aŭtobuso glisas tra l' scenejo
kun plena ŝarĝ' de plusrolantoj fuŝaj.
Leviĝas la kurteno. Sur fotelo,
cinika karapaca kritikisto --
Dio -- la manojn plektas sur la sino
kaj lace atendadas la kutimajn
replikojn netrafitajn, troajn gestojn,
parolojn forgesatajn, de ĉi trupo,
kiu sensuke ludis jam milfoje
gurditan dramon de verkisto Dio.
Diablo! -- (ĝemas Dio sur fotelo) --
kia rimedo perlabori panon:
ĉeesti tiajn aĉajn komediojn!
Kaj dum la teatraĵo disvolviĝas,
Li forŝteliras al tavern' apuda.