Enkomputiligis Don HARLOW

Noktaj pensoj

de William AULD

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 8


Se l' korvo de la grako noktas
kaj vojas melko de la lakta lago,
sub staroj de l' ĉiela ŝakto
mi ŝtonas pro torporas ŝlim
kaj tim kaj tim
kaj tikas tako; via brako
mara tempesta blankis dum alturn'
Por nest por krure
ŝnure
ŝtonas koro estas rok inverde
eĉ merdas krie senutile.
Aj, o! kapricoj de l' pajacas grundas
kaj inter ŝtormoj nudis ŝirmo ŝirmon
kaj jes! kaj eĉ hodiaŭ samo
Ne pluvo pluro plu la plumis pento
kaj jen jam sento sub racie pensi
o zum o zum o puls as is as os
kaj spros'
matur'
jen timotemtamtamas lamas
flugilan jes kun plumas tuŝas
nokt'
ĉar Diro duras ĉar racie penso
alarmas ke alarmu larmojn zum
zum
kriĉ
infanoj pepo birdoĝoj' ekvakas
lako lakto de la grakas korvas
tuŝo zume en podagro bara
oj kara kara senuteras plend'
anstataŭ tio: