Enkomputiligis Don HARLOW |
Ŝi staras nuda kaj enreviĝinta. Tenere gaja sun' traĵaluzie sur ŝia glata palo tremas strie je varma kiso ŝultra kaj mampinta, kiu ŝin lulas en la labirinta lando de momentrevoj; nekonscie ŝi ridetetas lante, ekpasie, pro sia korpodoro hiacinta, parfum' postbana, letargi' agrabla, volupta nudo de intima solo, momenta eĥo de ĝardeno' fabla... (Unu gluteo klinas sin al flanko sur la kolonon de femurmuskolo streĉita sub la ŝarĝ' de ŝia blanko...) |