Enkomputiligis Don HARLOW

La muzikaj bankoj (1)

de Samuel BUTLER

elangligis Alec VENTURE

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, paĝoj 9-19


La sinjorinoj ĝuste tiam formetis siajn laboraĵojn kaj preparis sin por eliri el la domo. Mi demandis al ili, kien ili intencas iri. Ili respondis, kun ia rezervemo, ke ili iros al la banko por havigi al si iom da mono.

Nu, mi jam informiĝis, ke la komercaj aferoj de la Erevonanoj kondukiĝas laŭ sistemo tute malsimila ol nia; tamen mi ankoraŭ nur malmulton komprenis, krom ke ili posedas du apartajn komercajn sistemojn, unu el kiuj allogas la imagon multe pli forte ol iu ajn transakcia metodo, kiu estas kutima ĉe ni en Eŭropo. Efektive la bankoj kondukataj laŭ ĉi tiu sistemo estas plej abunde dekoraciitaj, kaj ĉiuj komercaj negocoj okazas kun muzika akompano, pro kio oni nomas la bankojn Muzikaj Bankoj, kvankam al la orelo de Eŭropano tia muziko estas malbelega.

La sistemon mem mi nek tiam komprenis, nek nun povas kompreni; en ĝi ili uzas kodon, kiun sendube ili komprenas, kvankam neniu alilandano povas esperi tion fari. Unu regulo kontraŭas alian, kiel en plej komplika gramatiko aŭ en la ĉina prononcado: pri kiu oni diras al mi, ke la plej eta ŝanĝo de akcento aŭ voĉtono aliigas la signifon de tuta frazo. Kio ajn en mia priskribo estas malkonsekvenca, tion oni devas atribui al la fakto, ke mi neniam sukcesis plene kompreni la temon.

Kiom mi povis akiri certan informon, mi eksciis, ke ili posedas du apartajn monojn, el kiuj ĉiu estas regata de siaj propraj bankoj kaj komercaj kodoj. Oni kredas ke la sistemo, kiu regas la Muzikajn Bankojn, estas la vera sistemo, kaj ke el ĉi tiu eldoniĝas la mono, per kiu oni devus fari ĉiajn monnegocojn; kaj ŝajnis al mi, ke ĉiuj kiuj volas esti rigardataj kiel respektindaj homoj, gardas pli-malpli grandan krediton ĉe tiuj bankoj. Aliflanke, mi estas pli certa pri unu fakto ol pri ĉio alia: tio estas, ke la sumo tiel gardata reprezentis nenian rektan komercan valoron en la ekstera mondo; mi estas certa, ke la direktoroj kaj kasistoj de la Muzikaj Bankoj ne estis pagataj per sia propra mono. Kelkfoje, sed ne tre ofte, s-ro Nosnibor iris en ĉi tiujn bankojn aŭ, pli ĝuste, en la grandegan ĉefbankon de la urbo. Li estis kolono de unu el la alispecaj bankoj, kvankam ŝajnis, ke li okupas ankaŭ ian nesuperan oficon ankaŭ ĉe la muzikaj. La sinjorinoj ordinare iris solaj, kio ja estis kutima ĉe la plej multaj familioj, krom je ceremoniaj okazoj.

Delonge mi volis pli multon scii pri ĉi tiu stranga sistemo, kaj mi deziregis akompani mian gastigantinon kaj ŝiajn filinojn. Preskaŭ ĉiun matenon, de kiam mi alvenis, mi vidis ilin eliri, kaj mi rimarkis, ke ili portas siajn monujojn en la mano, ne tute parade, sed ĝuste tiamaniere, ke ĉiu, kiu ilin renkontos, vidu kien ili iras. Tamen ili ankoraŭ neniam invitis min ilin akompani.

Ne estas facile per vortoj komuniki la sintenon de homo, kaj mi apenaŭ povas doni ideon pri la stranga sento, kiu min ekregis, kiam mi vidis, ke la sinjorinoj ekiras al la banko. Mi povis percepti ĉe ili ian bedaŭron, kvazaŭ ili volus kunirigi min, sed ne kuraĝus peti min, kaj tamen mi ne povus dece peti, ke ili min kunirigu. Sed mi jam firme decidiĝis rekte alparoli mian gastigantinon pri la ebleco, ke mi akompanu ilin, kaj post ioma interkonsiliĝo kaj multaj demandoj pri tio, ĉu mi estas tute certa, ke mi volas iri, oni decidis permesi al mi tion fari.

Ni trapasis plurajn stratojn kun pli-malpli imponaj domoj kaj fine, ĉirkaŭirinte stratangulon, ni nin trovis sur granda placo, ĉe kies fino staris grandioza konstruaĵo, arkitekture stranga kaj nobla, kaj antikvega. Ĝi ne malfermiĝis rekte sur la placon, ĉar inter la placo kaj la limo de la banka tereno staris ĉirkaŭmuro, kiun truis arkaĵo. Pasinte tra la arkaĵo ni alvenis sur verdan herbejon ĉirkaŭatan de arkado aŭ klostro, dum antaŭ ni sin levis la majestaj turoj de la banko kaj ĝia tre respektinda fasado, kiu estis dividita en tri profundajn niĉegojn, kaj ornamita per ĉiaj marmoraĵoj kaj multaj skulptaĵoj. Ĉe ĉiu flanko staris belaj malnovaj arboj, en kiuj la birdoj centope ĉirkaŭflugadis, kaj kelkaj kuriozaj sed solidaspektaj domoj, kiuj ŝajnis aparte komfortaj; ĉi tiuj situis meze de fruktarbaroj kaj ĝardenoj, kaj ili donis al mi impreson pri profunda trankvilo kaj abundo.

Mi efektive neniel eraris, asertante, ke ĉi tiu konstruaĵo allogas la imagon; ĝi faris eĉ pli -- ĝi ŝtormvenkis ne nur la imagokapablon sed ankaŭ la takskapablon. Ĝi estis eposo el ŝtono kaj marmoro, kaj ĝi faris sur min tiel potencan impreson, ke mi raviĝis kaj kortuŝiĝis, dum mi ĝin rigardis. Mi sentis min pli konscia pri la ekzisto de malproksimega pasinteco. Pri ĉi tio oni ĉiam scias, sed la scio neniam estas tiel viveca, kiel en la momento, kiam oni efektive staras antaŭ io, kio atestas pri la vivo de la pasintaj epokoj. Mi sentis, kian mallongan spacon de la homa vivado prezentas la periodo de nia propra ekzistado. Mi ricevis pli intensan impreson pri mia propra naneco, kaj mi multe pli inklinis kredi, ke tiu popolo, kies sento pri la konveneco kapabligis al ili starigi tiel serenan laboraĵon, verŝajne ne estos malprava en siaj konkludoj pri ia ajn temo. Mi sentis kun certeco, ke la mono de ĉi tiu banko estas nepre la ĝusta.

Ni transiris la herbejon kaj eniris la konstruaĵon. La eksteraĵo jam estis impona, sed la internaĵo eĉ pli. Ĝi estis tre alta, kaj dividita en plurajn partojn per vandoj, kiujn subtenis masivaj kolonoj; la fenestroj estis el vitraloj, kiuj ilustris la plej gravajn komercajn okazaĵojn ĉe la banko dum pluraj epokoj. En malproksima parto de la konstruaĵo kantis viroj kaj knaboj; ĉi tio estis la sola ĝenaĵo, ĉar -- pro tio ke oni ankoraŭ ne konis la gamon -- ne ekzistis en la lando tia muziko, kia povus plaĉi al la orelo de Eŭropano. Ŝajnis, ke la kantantoj ricevis inspiron el la birdokantoj kaj el la lamentado de la vento; ĉi lastan ili provis imiti per melankoliaj kadencoj, kiuj foje degeneris ĝis ululado. Laŭ mia opinio la bruo estis malbelega, sed ĝi faris grandegan efikon sur miajn kunulinojn, kiuj deklaris sin profunde tuŝitaj. Tuj post la fino de la kantado la sinjorinoj petis min resti tie, dum ili eniros la lokon, el kiu ĝi ŝajne venis.

Dum ilia foresto sin trudis al mi iuj pensoj.

Unue, ŝajnis al mi strange, ke la konstruaĵo estas preskaŭ malplena; mi estis preskaŭ sola; kaj la malmultaj aliaj ĉeestantoj estis instigitaj de la scivolemo, kaj tute ne intencis negoci kun la banko. Sed eble en la interno mi trovos aliajn. Mi ŝtele alproksimiĝis ĝis la kurteno, kaj kuraĝis flankentiri unu ĝian randon. Ne, troviĝis tie preskaŭ neniu. Mi vidis grandan nombron da kasistoj, kiuj staris ĉe siaj pagotabloj pretaj por monigi la ĉekojn, kaj unu-du, kiuj ŝajne estis la direktoroj de la firmo. Mi vidis ankaŭ mian gastigantinon kun ŝiaj filinoj kaj du-tri aliajn sinjorinojn, krome tri-kvar maljunulinojn kaj la knabojn de unu el la apudaj Kolegioj de la Malracio; sed neniun alian mi trovis tie. Ĉi tio ne donis al mi la impreson, ke la banko faras tre grandskalan negocadon, kaj tamen oni ĉiam diradis al mi, ke ĉiu en la urbo estas kliento de ĉi tiu institucio.

Mi ne povas priskribi ĉion, kio okazis en tiu interna loko, ĉar minacaspekta ulo en nigra robo venis kaj gestis al mi en malafabla maniero, pro tio ke mi kaŝrigardis. En la poŝo mi havis okaze unu el la moneroj de la Muzika Banko, kiujn donis al mi s-ino Nosnibor; mi do provis lin gratifiki per ĝi, sed, vidinte kio ĝi estas, li tiom koleriĝis, ke por repacigi lin mi devis doni al li moneron de la alia speco. Post tio li tuj afabliĝis. Tuj post lia foriro mi kuraĝis ekrigardi duafoje, kaj mi vidis, ke Zulora ĝuste tiam donas al unu el la kasistoj paperon similan al ĉeko. Li ĝin ne ekzamenis sed, metinte la manon en apudan antikvan kofron, li elprenis, ŝajne laŭ hazardo, kvanton da metalaj moneroj, kaj ĉi tiujn transdonis sen ilin kalkuli. Ankaŭ Zulora ilin ne kalkulis, sed nur metis ilin en sian monujon kaj reiris al sia sidloko, faliginte kelkajn monerojn de la alia speco en almozskatolon, kiu staris ĉe la flanko de la kasisto. S-ino Nosnibor kaj Arovena poste agis simile, sed iom poste ili redonis ĉiom (laŭ tio, kion mi povis vidi), kiom ili ricevis de la kasisto, al pedelo, kiu sendube remetis ĝin en la kofron, el kiu oni antaŭe ĝin prenis. Post tio ili ekalproksimiĝis al la kurteno; ĉe kio mi delasis ĝin kaj retiris min ĝis prudenta distanco.

Ili baldaŭ aliĝis al mi. Dum kelkaj minutoj ni ĉiuj restis silentaj, sed fine mi kuraĝis rimarkigi, ke la banko ne estas tiel okupata hodiaŭ, kiel ĝi verŝajne ofte estas. Ĉe tio s-ino Nosnibor diris, ke estas ja malgajige, vidi kiel malmulte la homoj atentas la plej valoregan el ĉiuj institucioj. Mi povis doni nenian respondon, sed de longe mi opinias, ke la pli granda parto de la homaro ja ĉiam scias proksimume, de kie ĝi ricevas tion, kio faras al ĝi bonon.

S-ino Nosnibor diris plue, ke la fakto, ke mi vidis en ĝi tiel malmulte da homoj ne atestas ian mankon de fido al la banko; la koro de la nacio estas plene fordonita al ĉi tiuj institucioj, kaj ke ĉe ia ajn signo, ke ili troviĝas en danĝero, ili ricevus subtenon el la plej neatenditaj direktoj. Nur ĉar oni scias ilin tiel plene eksterdanĝeraj, tial oni sentas en iuj okazoj (tia bedaŭrinde estis la okazo de s-ro Nosnibor), ke onia subteno estas nenecesa. Plie, ĉi tiuj institucioj neniam devojiĝas de la plej sekuraj kaj plej aprobitaj bankprincipoj. Ekzemple, ili neniam donas procentaĵon pro la deponitaĵo, kion ofte nun faras iuj veziksimilaj kompanioj, kiuj per kontraŭleĝa negocado delogis multajn klientojn, kaj eĉ la akciuloj nombras malpli ol antaŭe, pro la ennovaĵoj enkondukitaj de tiuj senskrupulaj personoj; ĉar la Muzikaj Bankoj pagas malaltan aŭ eĉ nenian dividendon, sed distribuas siajn profitojn pere de bonuso laŭ la originaj akcioj unufoje en ĉiu trideka jarmilo; kaj ĉar ĝis nun pasis nur du jarmiloj detempe de la lasta tia distribuo, la homoj sentas, ke ili ne rajtas esperi plian dum sia vivo kaj pro tio preferas investojn, kiuj liveros al ili pli konkretan enspezon; kaj, ŝi aldonis, pripensi ĉion ĉi estas melankoliige.

Farinte ĉi tiujn konfesojn, ŝi revenis al sia unua aserto, nome, ke ĉiu en la lando efektive subtenas tiujn bankojn. Koncerne la malmultecon de la klientoj, kaj la foreston de la sankorpuloj, ŝi atentigis al mi kun ia praveco, ke ĝuste ĉi tion oni devas atendi. Kiuj plej intime konas la stabilecon de la homaj institucioj, ekzemple la leĝistoj, la sciencistoj, la kuracistoj, la ŝtatistoj, la pentristoj, kaj similaj, ĝuste tiuj plej verŝajne trompiĝas pro siaj imagataj scioj, kaj plej verŝajne iĝas ekstergrade suspektemaj, pro sia senlima deziro al pli granda nuntempa enspezo, el kiu deziro fontas naŭ dekonoj de la opozicio; pro sia vanteco, kiu instigas ilin afekti superecon super la antaŭjuĝoj de la vulgaruloj; kaj pro la pikoj de sia konscienco, kiu ilin plej kruele riproĉadas pro iliaj korpoj, kiuj estas plej ofte malsanaj.

Kiel ajn sendifekta estas la intelekto de homo (ŝi daŭrigis), se ties korpo ne estas en tute sana stato, li kapablas formi nenian atentindan juĝon pri tiaj aferoj. La korpo estas ĉio; eble ne estas necese, ke ĝi estu tute forta korpo (ĉi tion ŝi diris tial, ĉar ŝi rimarkis, ke mi ekpensas pri la maljunaj kaj malfortaspektaj homoj, kiujn mi vidis en la banko), sed ĝi devas esti en perfekta sanstato; ĉi-okaze, ju malpli da aktiva forteco ĝi posedas, des pli libere funkcias la intelekto, kaj sekve, des pli fidinda la konkludo. Tiuj, kiujn mi vidis en la banko, estas do en la efektivo ĝuste tiuj, kies opinioj estas plej atentindaj; ili asertas, ke ĝiaj avantaĝoj estas nekalkuleblaj, kaj ili eĉ pretendas kredi, ke la tuja enspezo estas multe pli granda ol ili rajtas ricevi; kaj tiamaniere ŝi daŭrigis, kaj eĉ plu ne silentis, ĝis ni revenis al la domo.

Kion ajn ŝi diris, ŝia sinteno tute ne konvinkis min, kaj pli poste mi rimarkis nemiskompreneblajn signojn pri ĝenerala indiferenteco al tiuj bankoj. Tion ofte neis iliaj subtenantoj, sed kutime la neo estis tiel esprimita, ke tio aldonis ankoraŭ unu pruvon pri ĝia ekzisto. Ĉe komercaj panikoj kaj en la tagoj de ĝenerala malprospero, la popolo kiel tuto eĉ ne pensis pri tio, ke ili sin turnu al ĉi tiuj bankoj. Eble kelkaj homoj tion faris, iuj pro la kutimo, ĉi tiuj pro la junaĝa edukado, kaj aliaj pro tiu instinkto, kiu igas nin ekpreni ian ajn pajleron, kiam ni kredas ekdroni, sed malmultaj pro sincera kredo, ke la Muzikaj Bankoj povos ilin savi el la financa ruiniĝo se ili ne povos pagi siajn ŝuldojn per mono de la alia speco.

Konversaciante kun unu el la direktoroj de la Muzika Banko, mi kuraĝis ĉi tion sugesti, tiel malkaŝe, kiom permesis la gentileco. Li diris, ke ĝis la plej lasta tempo tio estis pli-malpli vera; sed ke nun ili jam metis novajn vitralajn fenestrojn en ĉiujn bankojn tra la lando, kaj riparigis la konstruaĵojn, kaj pligrandigis la orgenojn; plie, la prezidantoj komencis veturi per aŭtobusoj, paroli afable al la homoj sur la stratoj, kaj memori la aĝojn de ties infanoj kaj doni al tiuj dolĉaĵojn, kiam ili malbone kondutas; tiel ke de tiam ĉio iros glate.

"Sed ĉu vi nenion faris al la mono mem?" mi timeme dsmandis.

"Tio ne estas necesa", li respondis, "tute ne necesa, mi certigas al vi."

Kaj tamen ĉiu ajn povis vidi, ke la mono disdonata ĉe tiuj bankoj ne estas tiu, per kiu la homoj aĉetas sian panon, sian viandon kaj siajn vestojn: Unuavide ĝi tiun similis, kaj ĝi estis ŝtampita per desegnoj, kiuj ofte estis treege belaj; ĝi ankaŭ ne estis mono falsa, farita, por ke oni ĝin misprenu kiel la monon ordinare uzatan, sed ĝi pli similis ludmonon, aŭ la ludmarkojn, kiujn oni uzas por iuj kartludoj: ĉar malgraŭ la beleco de la desegnoj la materio, sur kiun ili estis ŝtampitaj, estis plejeble senvalora. Kelkaj estis kovritaj per stanfolio, sed la pli multaj, estis verdire el malkara, malnobla metalo, kies ĝustan specon mi ne povis eltrovi. Ili ja estis faritaj el tre diversaj metaloj aŭ, eble pli ĝuste, alojoj el kiuj kelkaj estis malmolaj, dum aliaj facile fleksiĝis kaj povis alpreni preskaŭ ĉian ajn formon, laŭ la tiumomenta deziro de la posedanto.

Ĉiu sciis, kompreneble, ke ilia komerca valoro estas nula; sed ĉiuj, kiuj volis esti rigardataj kiel respektindaj, kredis, ke ili devas teni ĉe si kelkajn monerojn, kaj ilin vidigi de tempo al tempo en siaj manoj kaj siaj monujoj. Ne nur ĉi tio: ili insistis ankaŭ, ke la cirkulanta regna mono estas senvaloraĵo, kompare al la mono de la Muzikaj Bankoj. Plej stranga afero el ĉiuj, eble, estis tio, ke ĝuste tiuj homoj moketadis foje la tutan sistemon; efektive ekzistis preskaŭ nenia subsugesto kontraŭ ĝi, kiun ili ne volonte toleris kaj eĉ aplaŭdis en siaj ĵurnaloj, se la artikoloj estis anonime verkitaj, dum, se oni dirus la samon nemiskompreneble al ili en la vizaĝojn -- kun nominativa kazo, verbo kaj akuzativo en la ĝustaj lokoj, kaj ekster la ebleco de dubo -- tiam ili pensus, ke ili estas grave ofenditaj, kaj ili akuzus al la parolinto, ke li estas malsana.

Mi neniam povis kompreni (kaj ankoraŭ nun mi ne povas tute kompreni, kvankam mi komencas pli bone kompreni ilian intencon), kial unusola monsistemo ne estus sufiĉa por ili; ŝajnas al mi, ke tio ege plifaciligus ĉiujn iliajn intertraktadojn; sed, ` se mi iam kuraĝis tion eĉ sugesteti, min renkontis rigardo de teruro. Eĉ tiuj, kiuj laŭ mia certa scio tenis ĉe la Muzikaj Bankoj nur sufiĉan monon por povi ĵuri je ĝi, nomis la aliajn bankojn (kie fakte kuŝis iliaj valoraĵoj) malvarmaj, malakrigaj, paralizaj, kaj simile:

Plie, mi rimarkis ion alian, kio multe frapis min. Oni min kondukis al la solena malfermo de unu el tiuj bankoj en najbara urbo, kaj tie mi vidis grandnombran kunvenintaron el kasistoj kaj direktoroj. Mi sidis kontraŭ ili, kaj atente esploris iliajn vizaĝojn. Tiuj ĉi ne plaĉis al mi; mankis al preskaŭ ĉiuj la vera sincereco de la Erevonanoj; kaj egala nombro da homoj el ia alia klaso aspektus pli feliĉaj kaj pli bonaj. Kiam mi ilin renkontis sur la stratoj, ili ne aspektis same kiel la aliaj homoj, sed plej ofte portis sur la vizaĝoj premitan mienon, kiu ĉagrenis kaj deprimis min.

Tiuj, kiuj venis el la kamparo, estis pli bonaj; ŝajnis, ke ili vivas malpli kiel aparta klaso, kaj ke ili estas pli liberaj kaj pli sanaj; sed malgraŭ tio, ke mi vidis ne malmultajn, kies mieno estis bonvola kaj nobla, tamen pri la granda plimulto de tiuj, kiujn mi renkontis, mi ne povis ne demandi al mi, ĉu Erevono estus pli bona lando, se oni transdonus ilian aspekton al la homoj ĝenerale. Mi respondis al mi kun emfazo, ke ne. La vizaĝesprimon de la altaj Ydgrunidoj oni volus disvastigi, sed ne tiun de la kasistoj.

La mieno de homo estas lia sakramento; ĝi estas la ekstera kaj videbla signo de lia interna kaj spirita graco, aŭ manko de graco; kaj rigardante la pli multajn el tiuj homoj mi ne povis ne senti, ke en iliaj vivoj okazis certe io, kio malstimulis ilian naturan evoluon, kaj ke ili estus mense pli sanaj en iu alia profesio. Mi ĉiam ilin kompatis, ĉar naŭ el dek estis bonintenculoj; plejparte ili ricevis malaltajn salajrojn; ĝenerale ilia korpostato estis neniel suspektinda; kaj oni sciis sennombrajn ekzemplojn de ilia sinoferemo kaj malavareco; sed ili estis malbonŝancaj en tio, ke oni perfidis ilin en falsan situacion, plej ofte en aĝo, ĉe kiu ilia juĝkapablo ankoraŭ ne estis maturiĝinta, kaj ĝis kiu oni intence kaŝis antaŭ ili la efektivajn malfacilaĵojn de la sistemo. Sed ĉi tio neniom deprenis de la falseco de ilia situacio, kies malbonaj efikoj sur ilin estis nemiskompreneblaj.

Malmultaj homoj volonte parolis tute malkaŝe kaj laŭlitere antaŭ ili, kio frapis min kiel tre malbona aŭguro. Kiam ili troviĝis en la ĉambro, ĉiu parolis, kvazaŭ oni devus aboli ĉian monon krom tiu de la Muzikaj Bankoj; sed ili sciis tute bone, ke eĉ la kasistoj mem uzas la monon de la Muzikaj Bankoj apenaŭ pli multe ol la aliaj homoj. Oni postulis, ke ili ŝajnigu tion fari, sed jen ĉio. La malpli pripensemaj inter ili ne ŝajnis aparte malfeliĉaj, sed multaj el ili estis videble maltrankvilaj en la koro, kvankam tion ili eble apenaŭ konsciis, kaj certe ĝin ne konfesus. Kelkaj estis oponantoj al la tuta sistemo; sed ĉi tiuj riskis senavertan eksigon el la okupo: kaj ĉi tio faris ilin tre singardaj, ĉar, kiu iam oficis kiel kasisto de Muzika Banko, tiu ne havis ŝancon akiri alian postenon, kaj kutime li estis por tio maltaŭgigita de tiu traktado, kiun oni ordinare nomis lia edukado. Ĝi estis fakte kariero, el kiu la retiriĝo estis esence malebla, kaj en kiun oni kutime persvadis la junulojn eniri, antaŭ ol oni rajtis atendi, laŭ ilia instruiĝo, ke ili jam formis al si proprajn opiniojn. Ne malofte oni ilin ja persvadis per tio, kion ni en Anglujo nomas nedeca influo, kaŝo kaj trompo. Nur malmultaj kuraĝis insisti, ke ili vidu ambaŭ flankojn de la demando, antaŭ ol sin fordoni al io, kio estis efektive salto en la mallumon. Oni pensus, ke la antaŭvidemo en ĉi tiu rilato estus elementa principo -- inter la unuaj, kiujn honorinda viro instruus al sia filo kompreni -- sed en la praktiko tio ne fariĝis.

Mi eĉ vidis okazojn, en kiuj la gepatroj aĉetis la rajton plenigi la oficon de kasisto ĉe unu el tiuj bankoj, firme decidiĝinte, ke ĝin okupos iu el iliaj filoj (eble tiam ankoraŭ nur infano). Jen la knabo kreskadas, ĉiel promesante iĝi brava kaj honorinda viro, sed tute ne avertite pri la fera ŝuo, kiun preparas por li lia natura protektanto. Kiu povus diri, ke la tuta afero ne finiĝos per vivlonga mensogo kaj vana sinturmentado pri eskapo? Mi konfesas, ke en Erevono nur malmultaj aferoj min ŝokis pli ol ĉi tio.

Tamen eĉ en Anglujo ni faras ion ne tre malsimilan kaj, rilate al la duobla komerca sistemo, ĉiuj landoj havis, kaj havas, jurleĝaron kaj ankaŭ alian leĝaron, kiu, kvankam laŭpretende pli sankta, tamen multe malpli influas la ĉiutagan vivadon kaj agadon. Ŝajnas, ke la bezono al ia leĝaro supera, kaj kelkfoje eĉ kontraŭa, al la jurleĝaro, certe fontas el io, kio kuŝas profunde en la homa naturo; efektive, estas apenaŭ kredeble, ke la homo iam povus iĝi homo, se ne iom post iom evoluus la ideo, ke, kvankam ĉi tiu mondo ŝajnas tiel granda, dum ni vivas en ĝi, eble ĝi ŝajnos al ni nur malgrandaĵo, kiam ni estos ĝin postlasintaj.

Kiam la homo alkutimiĝis al la ideo ke, en la senfina esto-kaj-neesto de la naturo, la mondo kaj ĝia tuta enhavo, inkluzive la homon, estas samtempe vidata kaj nevidata, li eksentis, ke li bezonas du vivregularojn: unu por la vidata, kaj la alian por la nevidata flenko de la aferoj. Por tiuj leĝoj, kiuj tuŝas la vidatan monon, li pretendis la sankcion de vidataj potencoj; por la nevidata (pri kiu li nenion scias, krom tio, ke ĝi ekzistas kaj ke ĝi estas potenca), li sin turnis al la nevidata potenco (pri kiu, same, li nenion scias, krom tio, ke ĝi ekzistas kaj ke ĝi estas potenca), al kiu li donas la nomon Dio.

Kelkaj Erevonaj opinioj pri la intelekto de la nenaskita embrio, kiujn mia spaco bedaŭrinde ne permesas al mi meti antaŭ la leĝantaron, igis min konkludi, ke la Erevonaj Muzikaj Bankoj, kaj eble la religiaj sistemoj de ĉiuj landoj, nun pli-malpli prezentas provon subteni la nesondeblan kaj nekonscian instinktan saĝon de milionoj da pasintaj generacioj kontraŭ la kompare malprofundaj, konscie raciaj, kaj efemeraj konkludoj, kiujn oni tiris el la spertoj de la lastaj tri-kvar dekoj da generacioj.

La kompensa trajto de la Erevona Muzik-Banka sistemo (kontraste al la kvazaŭ-idolanaj sistemoj, kiuj kunekzistas apud ĝi kaj kiujn mi poste pritraktos) kuŝis en tio, ke, dum ĝi atestis la ekziston de regno transmonda, ĝi tute ne provis ŝiri la vualon, kiu kaŝas tiun mondon antaŭ la homaj okuloj. Ĝuste en tiu rilato eraras preskaŭ ĉiuj religioj. Iliaj pastroj provas kredigi al ni, ke ili scias pli multe pri la nevidata mondo, ol iam povos scii tiuj, kies okulojn ankoraŭ blindigas la vidata mondo -- forgesante, ke, kvankam estas malbone nei la ekziston de nevidata regno, tamen estas neniel pli bone, ŝajnigi, ke ni scias pri ĝi pli ol tiu sola fakto, ke ĝi ekzistas.

Ĉi tiu ĉapitro estas jam pli longa ol mi intencis, sed mi volas mencii ankoraŭ ke, malgraŭ la kompensa trajto, pri kiu mi ĵus parolis, mi ne povas ne pensi, ke la Erevonanoj staras sur la sojlo de ia grava ŝanĝo en siaj religiaj opinioj, aŭ almenaŭ en tiu ties parto, kiu esprimiĝas pere de iliaj Muzikaj Bankoj. Laŭ tio, kion mi povis konstati, almenaŭ naŭdek el cent inter la ĉefŭrbaj loĝantoj rigardis tiujn ĉi bankojn kun io, kio ne tre diferencis de la malestimo. Se tio estas fakto, ia ajn surpriza evento, kiu certe okazos pli-malpli baldaŭ, povos servi kiel nukleo por nova ordo, kiu pli bone akordos kun la kapoj kaj la koroj de la homoj.


Piednoto

(1) Tiu ĉapitro el la utopio-ironia romano "Erevono" ( = Nenieujo) estas kvazaŭ modernigita versio de Gulivero. La rakontanto okaze trafis en tiun nekonatan landon kaj estis gastigita de iu Sinjoro Nosnibor (= Robinson). Ydgrunidoj (Grundyites) estas la dec-obseditaj.