Enkomputiligis Don HARLOW |
Nun ĝermas en mi grandaj entreprenoj, kaj lustraj pensoj la animon stelas, dum mondoskuaj veroj sin rivelas tuj naskiĝontaj. Krevas la katenoj ĉirkaŭ l' pensivo kvazaŭ lanfadenoj; ĉar furioze mia muz' ribelas, kaj nebrideble, marsejleze ŝvelas eltondri kun fanfar' de mil orgenoj. Mi aŭdas ŝin, kiel la mondo aŭdos, kiam fervore ĝi la kanton laŭdos kaj ĵuros, ke, kompare, tradiciaj ĉefverkoj trafas proze kaj novice. Ŝvita akuŝo; spasmoj konvulsiaj! -- kaj stumpa id' primokas min malice. |