Enkomputiligis Don HARLOW

Fera fanfaro

de John FRANCIS

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, paĝoj 24-27


Knaro;
ĝemo;
ĉuf!
anhelo;
Kaj la monstro jam ekmovas
grincajn radojn sur ferrelo;
bove trenas; pene blovas.
Karambolis la vagonoj;
tamen nun, pro la akcelo,
glitas ili de l' peronoj
kuplostreĉe, kaj l' orelo
kutimiĝas al klakadoj
de sininterrompaj radoj.
Pli rapide radoj klakas;
nun regulan ritmon batas:
pli rapide, pli impete,
febraurĝe, malkviete

Pli kaj pli haste
pelas sin draste
preter uzinoj,
domoj kaj minoj;
preter urblimoj
en la kamparon,
kaj la relparon
glutas avide;
kaj intermite
krevas subite
plaĉa enuo
de l' ritmofluo,

(pro nuna iro sur
fera pontego nur)

poste denove,
fajfilo-blove,
kuras ni rekte,
ritmokorekte ,
pluen sinpele,
ĉiam akcele:
akcele ĝis
pro fulma ir'
premas senspir' ,
streĉo de kriz'.

Kiel kord',
tiel tim':
troa tord'
rompas ĝin.

Sed jen:
nun sen
paŭzet',
hezit',
kun glit'
raket'
sub streĉ',
rapid'
(kaj eĉ
trepid')
sin pelas,
akcelas

ĝis la tim'
iĝas jam
nur kutim',
kaj tamtam'
en la rado
ritme batas;~
do, l' batado
lante trotas,
kaj dormemo
zume regas;
urĝekstremo
inertigas:
dormehaste
lulrapide,
pensomastre
kaj inside
ĝi narkotas,
nin hipnotas
ĝis stuporo,
kaj langvoro;
dorme logas,
kaj mensogas
senmovecon,
malaktivon --

ĝis abrupta brems.o rompas letargion;
malakcelo ree skuas la konscion

pri la valido
de la rapido.
Sed jam pli lante,
proksimiĝante
urbon, ni kuras.
Radoj tamburas
malpli freneze,
ĉiam pli peze,
(kvankam vapor' aŭ
fumo ankoraŭ
preterfenestras,
kaj per sinuo,
densa girfluo,
viglon atestas).

Radoj sur la komutiloj tintas, klakas, kriĉas:
reloj, kiel harpokordoj, kun-kaj-dis-plektiĝas.

Jen kamentuboj sin
levas, kaj jam uzin'
jen sentinelas
antaŭ urbega bru';
kontraŭ ĉiela blu'
fulge ribelas.

Domvicoj nun ĉirkaŭas nin
sugeste pri vojaĝofin'.

Pende ŝvebas fumombrelo
pro la daŭra malakcelo,
kaj ŝiriĝas en ĉifonojn.
Stacidomo jam aperas,
nun atingas ni peronojn,
lante tiujn glitpreteras.
Bremsoj grincas; kaj kunpuŝas
la vagonojn ek-resalto
kiam bufroj bufrojn tuŝas.
Fina ĝemo;
knaro;
halto.