Enkomputiligis Don HARLOW

Lageto

de John FRANCIS

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 21


Helena diris: "Jen spegulo!"
notante kun aprobokulo,
ke la surfaco glatas,
kaj povas do des pli fidele
redoni ĉion akvarele,
kion Helena ŝatas.

Poeto trovis ĝin juvelo
fulmanta de safira belo
en la velura musko;
dumtage nutra mam' natura,
fokuso de la viv' murmura;
trankvilo en krepusko.

Amebo laŭ ascendspiralo
obstine naĝis tra ĝangalo
ĝis la plej alta frondo;
preteris tion kun aŭdaco,
sed fine cedis ĉe l' surfaco:
tegmento de la mondo!

Ĉeval' flarinte ĝin defore
galopis al ĝi trinkesplore
kun laca hufoklako;
glutadis longe, ĝis satpleno,
transpaŝis kun kontenta heno.
Postrestis kota flako.