Enkomputiligis Don HARLOW

Se perfekto estus belo

de John FRANCIS

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, paĝoj 20-21


Se perfekto estus belo,
serĉi mi rezigni ĉesus;
plua peno ne necesus
post atingo de la celo.

Vin diino kaj modelo
de perfekto mi konfesus;
sed l' adepton vi opresus --
brilas dure la juvelo.

Tiel estas: beloj vanas,
ne eternas, sed difuze
antaŭ faltoj diafanas

forblovote. Tamen ĵuse
ĉiujn vi unike plektis,
kaj momente vi perfektis.