Enkomputiligis Don HARLOW

Al malfruantaj solenontoj de la tago de rememoro (11a nov.)

de John FRANCIS

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 20


Rapidu, gesinjoroj! -- tamen digne,
ombre! -- svingante, kaj kun sobraj trajtoj,
tenante la bibliojn virtinsigne.

Vi iras nun diservi, ĉar la rajtoj
pri preĝo kaj bonton' ankoraŭ restis
post la mortintoj; pensi, kiel tajdoj

de juno, forto, belo manifestis
imponon de la ŝtato, kiam ili
pelate sub la fera hajl' tempestis

tra koto, karno, putru por akiri
prestiĝon, kaj sekuron por futur'.
Futuras nun, kaj tial decas iri

mediti tion -- du minutojn nur.