Enkomputiligis Don HARLOW

Hebridea romanco

de John FRANCIS

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 23


Ritme hulas mara bluo
ne naskante ŝaŭmoflokojn;
nur rompiĝas ondofluo
kiam, kvazaŭ pro enuo,
plaŭde ŝmacas ĝi la rokojn.

Nigrajn rokojn ondoj lavas,
nur mallaŭte, lulmurmure;
ĉar belego ilin ravas:
sonĝas kie rokoj kavas
blond-harara Suna pure.

Sonĝas pure kaj senhonte
pri Nialo bronzabrova
kiu ŝin prilaŭdos sponte,

sed ĉu ankoraŭ venkos la invoko?
En praepoko sanktulinoj vivis,
sed jam ne temas pri la praepoko.