Enkomputiligis Don HARLOW

Konfeso

de Arturo ROSSETTI

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 31


Knabo havis hejmon, kies ĝardeno atingis riveron. Ĉe la riverrando staris malgranda necesejo en formo de budo, kaj ĉiutage la knabeto iradis al la fundo de la ĝardeno, rigardis la budeton, rigardis la preterfluantan akvon, kaj meditis. Unu tagon li decidiĝis, iris al la budeto, puŝis-puŝetis ĝin, kaj plom! ĝi falis en la riveron kaj balance forflosis.

Tri horojn poste la patro de la knabo venis al li kaj diris: "Tomĉjo, kiu puŝis la malgrandan budon en la riveron? Ne mi, paĉjo! fortike respondis la knabo. -- Aŭskultu, Tomĉjo, diris la patro. Mi rakontos al vi historion. Estis iam knabo nomita Georgo Washington, kaj iun tagon li dehakis ĉerizarbon en la ĝardeno. Kaj kiam la patro demandis lin: Kiu dehakis la ĉerizarbon? la eta Georgo respondis: Patro, mi ne povas mensogi: la arbon dehakis mi. Kaj, ĉar li diris la veron, la patro lin ne punis. Nu, Tomĉjo, mi demandas vin denove: Kiu puŝis la malgrandan budon en la riveron? -- Patro, respondis Tomĉjo, mi ne povas mensogi. La budon puŝis mi. -- Ha ĉu? kriis la patro. Do jen, kaj jen, kaj jen por vi!" La kompatinda knabeto sin levis de la tero kaj plore demandis: "Sed paĉjo, ĉu vi ne diris, ke kiam Georgo Washington konfesis, ke li mem dehakis la arbon, la patro ne punis lin, ĉar li diris la veron? -- Jes, diris la patro. Sed la patro de Georgo Washington ja ne estis en la arbo!"