Enkomputiligis Don HARLOW

Kiel mi alkudris butonon al mia pantalono

de Jaroslav HAŜEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/1, paĝoj 27-30


La plej ĝena afero, kiu povas la homon trafi, estas, kiam li ekrimarkas, ke lia vesto vidigas gravajn mankojn. En certa okazo li eĉ ne povas aperi en la socio, ĉar la socio ne faras diferencon inter maljuna fraŭlo kaj edziĝinto, kaj postulas de ambaŭ certan dozon da deco. Ne havi en ordo la pantalonbutonojn vekas ĉe multaj antaŭjuĝuloj ardan flamon da indigno. La socio ne prijuĝas tiun ĉi aferon objektive kaj studas, nek laŭ la vidopunkto psikologia nek laŭ la praktika, la veran aferstaton. Ĝi forgesas, ke maljuna fraŭlo povas esti ankaŭ tre ĉasta homo, kiu ne kuraĝus alporti senbutonan pantalonon al la edzino de sia edziĝinta amiko kun peto, ke ŝi bonvolu meti ĉion en harmonian kompletecon, atestantan pri absoluta ordo. Kaj se mi turnus min kun simila peto kaj kun mia pantalono al la fraŭla filino de mia loĝejmastrino, mi ne scias, ĉu mi ne vekus en la delikata knabina animo ankaŭ ne malmulte da malŝato al mia persono, kiu malŝato ja estus tute prava.

Restas do al maljuna fraŭlo, se li volas sian bonan famon gardi, nenio alia, ol ke li mem alkudru butonon al sia pantalono.

Se iu kontraŭdiras, ke li povis turni sin kun tiu ĉi delikata problemo al la tajloro, kiu kudris por li la pantalonon ja ankaŭ neniu el la ĉi-maniere konjektantaj personoj juĝas ĝuste, ĉar, se mi venus kaj dirus al mia tajloro: "Jen sur mia pantalono mankas butono tie kaj tie, bonvolu ĝin alkudri," tiam mi nepre elmetus min ankaŭ al mokado, ĉar alkudri butonon ŝajnas esti afero tute facila same al tajlora fakulo kiel ankaŭ al la tuta vasta publiko. Certe poste miregus ĉiu, ke tajloro devis al ies pantalono alkudri butonon. Tio signifus, ke en ĉies okuloj tia maljuna fraŭlo aperas kiel sentaŭgulo, kiel homo eldorlotita kaj malhardita, ŝvelfiera idioto kaj simile.

Pro tiuj ĉi motivoj la butonon al mia pantalono estis alkudranta mi mem.

Komence mi la forŝiriĝintan butonon anstataŭigis per pinglo. Foje en tramvagono tamen la pinglo enpenetris el la ŝtofo en mian korpon, kaj tial mi decidis, ke la butonon mi devas alkudri, kaj ne simple alpingli.

Mi konfesas tute cinike, ke komence, kiam mi ekrimarkis la perdon de tiu butono, la afero impresis min absolute neniel drame. Nur en la nokto, rememorinte la diversajn rigardojn, kiuj min sekvis dum la tuta vespero en la kafejo kaj de kiuj mi ne sukcesis min savi eĉ post kiam mi butonumis mian jakon, mi faris la decidon, ke mi tie alpinglos novan butonon, kiun mi detranĉis de mia veŝto. Se la veŝto malhavas unu butonon, la afero ne estas tiel malbona, kiel se oni sentas gravan perdon de unu butono pantalona. La veŝto tiam aspektas, kvazaŭ ĝi estus neglekte butonumita, kio estas ja kutima, ĉe maljunaj fraŭloj, kiel mi scias laŭ mia propra sperto. Tamen, finfine, la ĉirkaŭaĵon tio ĉi ne impresas ofende. Tute alie, kompreneble, statas la afero, se ĝi koncernas ĝuste tiun vestoparton, kiun mi menciis.

Pro la diritaj motivoj mi preparis min por alkudri la butonon. Mi memoras, ke dum la tuta tago mi estis iel emociita, kaj ke tiu emocio pliiĝis, ju pli multe mi pripensis la aferon. Demandi, kiel oni alkudras butonon, mi ne volis, ĉar mi ne volis esti rigardata kiel malsaĝulo, kiu mi, se lojale tion konfesi, ĉiokaze ja estis.

Mia unua devo, kiun mi konsideris necesa, estis viziti la muzean legejon, pruntepreni tie la enciklopedion, nome la literon A, kaj serĉi la gvidvorton "alkudrado".

Mi protestas nun kontraŭ la opinio, ke nia enciklopedio estas kompleta. Pri la alkudrado de butonoj oni trovas en ĝi absolute nenion sub la litero A, sub la gvidvorto 'alkudrado de butonoj'. Tiu gvidvorto tie tute mankas! Sub la litero B mi trovis ja la gvidvorton "butono", sed jen kion mi legis: "Butono estas peceto, per kiu du partoj de vesto kunteniĝas. La butonojn oni alfiksas per kudrado. La antikvaj egiptoj jam konis butonojn, dum la grekoj kaj romanoj butonojn ne konis. Butonoj aperis en Bohemujo samtempe kun la alveno de kristanismo."

Mi do serĉis sub la gvidvorto 'kristanismo' ian mencion pri butonoj, sed ĝi tie ne troviĝis. Se mi almenaŭ trovus, kiel la antikvaj egiptoj alkudris butonojn! Jen la gvidvorto 'Egiptujo'. "En Egiptujo," mi legas en la volumo E, "en la manojn de la mortintaj pastroj metis la pastrinoj de Rao orajn butonojn antaŭ la entombigo." -- Sed kiel ili la butonojn alkudris, tio ne estis klarigita.

Mi devis do havi konfidon al mia propra kombinkapablo. Mi elrezonis, ke plej bone taŭgas la sistemo grada. Procedi sisteme! Mi pririgardis do la butonojn. Mi trovis, ke butono havas en si kvar truetojn.

Komence estis por mi mistero, kian celon ili havas, sed ekzamenante poste, kiel la truetoj povas influi la tutan aferon, mi eltrovis, ke verŝajne tra ili traiĝas fadeno, kiu konjekteble estas tra la truetoj transportata per ileto metia, nome per kudrilo. Kaj la kudrilo, kiel min instruis la enciklopedio, estas nenio alia ol certa speco de ŝtala levilo, kaj, diference de la porkido, ĝi havas nur unu orelon (1). Mi havas du. Tra tiu ĉi truo, kiel mi konstatis, oni traŝovas fadenon, kaj per movo, kvazaŭ oni volus ion stangolevi, oni supozeble surfadenigas la butonon kaj iel celkonforme manipulante la kudrilon, trapikas la pantalonon.

Mia fantazio aktivis tre vigle. Ĉar mi aŭdis, ke ŝtalo estas rompiĝema, mi aĉetis grocon da kudriloj. Krome dekduon da diversaj bobenoj kun fadenoj, plejparte nigraj. Blankajn fadenojn mi aĉetis, por ke mi povu, se ne montriĝus konvenaj la nigraj, turni min al blankaj. Mi disponigis al mi ankaŭ brunajn, kiujn mi volis uzi nur en ekstrema okazo, se miskonvenus same la blankaj kiel la nigraj.

En la butiko, kie mi aĉetis ilin, oni demandis min, ĉu mi deziras ankaŭ fingringon. Mi komprenis, ke temas pri io tre grava, kaj mi aĉetis dudek fingringojn. Analoge mi juĝis, ke laŭ la signifo de l' vorto oni metas fingringon sur fingron. Kial kaj kiacele, tio estis por mi enigmo. Por tamen ne fari eraron, mi devis aĉeti dudekon da ili, ĉar sur la piedoj oni havas dek kaj sur la manoj ankaŭ dek fingrojn.

Marŝanta kun la aĉetitaj objektoj al mia hejmo, mi havis impreson, kvazaŭ mi estus sorĉisto. Hejme mi perfekte hejtis la fornon kaj alportis tri botelojn da bona vino, kaj, fortiginte min per abunda vespermanĝo kaj vino, mi elserĉis la malfeliĉan pantalonon kaj vigle eklaboris. Ankoraŭ hodiaŭ mi rememoras, ke la lukto estis akra, furioza!

Matene oni trovis min kuŝanta surtere, ĉirkaŭvolvita per dek kvar mil metroj da diverskoloraj fadenoj, surhavanta nur la subveston. Mi estis dormanta sur ducent kudriloj, kaj la pantalonon oni trovis alkudrita al la kanapo; sur la pied- kaj manfingroj mi havis dudek fingringojn kaj mia tibikarno estis alkudrita al la tapiŝo.

Kio restis al mi por fari? -- Mi aĉetis novan pantalonon.


Piednoto

(1) Oni pardonu tiun ĉi idiomaĵon; la slavoj nomas la kudriltruon 'orel(et)o'. (Rim. de la trad.)