![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Laŭ la maniero de Jacques Prevert
Tiuj, kiuj pie... tiuj, kiuj utopie... tiuj, kiuj hidroterapie... (Jes! ĉar en Munkeno, sen baldakeno, akvofale akvo falis. Akvo estas hidro, kaj hidro... ce... falis!) Tiuj, kiuj scie, senkonscie, profesie, procesie, kun ĉiam renoviĝanta ardo malantaŭ la Verda Standardo grave-digne-sobre manifestas aŭ -- dank' al sendanĝera mani' -- festas, tiuj, kiuj brave ekstaras kaj brue fanfaras aŭ kiuj senbrue nenion faras kaj tiuj, kiuj sin deklaras POR la Universala Paco sed KONTRAŬ la importo de pajloĉapeloj, POR la Virina Voĉdonrajto sed KONTRAŬ unulitaj ĉambroj en hoteloj, POR la deviga instalo de florpotoj sur ĉiuj balkonoj sed KONTRAŬ la uzo de nesufiĉe aĵuritaj bankalsonoj... Tiuj, kiuj retoras per retoriko, kiuj logas per logiko, kiuj penas per peniko, orakolas per ora koliko, kiuj kontaktas kun taktiko, kiuj amas kun amiko kaj sin klinas en kliniko, tiuj, kiuj postrestas kaj tial protestas laŭ ĉiuj reguloj de la protestiko... Tiuj, kiuj: "Bonan tagon!" aŭ kiuj: "Ĉu vi havas tabakon?" kiuj: "Dankon, mi ne fumas!" kiuj amindumas, kiuj ĝisrevidas, kiuj: "Pardonu, vi sidas sur la nova ĉapelo de mia malnova edzino!!" kaj tiuj, kiuj alvenas post la fino -- la Alvenistoj de la Sepa Tago! -- kaj la Kavaliroj de la Nova Espero kaj la falsaj profetoj pri bela vetero! Kaj ankaŭ ili, kiuj vegetas en vegetarejo, kiuj obstinas en... abstinejo, tiuj, kiuj neniam, aŭ nur malofte -- maksimume unu fojon ĉiujare -- ankaŭ tiuj, kiuj, laŭ sanaj principoj de l' higieno pli malavare, diru unu fojon ĉiusemajne, kaj eĉ tiuj, kiuj ĉiutage, se eble eĉ plurfoje, havas la okazon sin bani en moderna, komforta banĉambro, ekipita per ĉiuj rafinaĵoj de l' progreso, ĉe kio mi aparte atentigas pri l' arte -- farita pluvo super la kuvo! Tiuj, kiuj: "Pli laŭte!" kiuj: "Malpli rapide!" kiuj senbride, rigide, konfide, solide ĉion kredas, ĉiam kredas kaj tiuj, kiuj perfide afektas, ke ili kredas kaj tamen ne kredas sed des pli fervore knedas per manoj avidaj dum gravaj kunsidoj la ŝinkoparton de ĉarmaj najbarinoj! Tiuj, kiuj petas informon de viroj en uniformoj, tiuj, kiuj petas servon de... kiu ajn, kiuj petas konsilon, petas helpon, petas pardonon, petas la manon de' via edzino pretekste, ke estos nur ĝis kongresfino (ĉe kio estus amuze vidi ilian vizaĝon, se fakte ili ricevus nur la manon!)! Kaj tiuj, kiuj: "Vivu la Stel'!" sur kravato, sur ĉapel', sur kalsono, sur ĉemizo kun la devizo: "Ĉiam! Ĉie!" kiuj plie portas ĝin en butontru'. en nazotru', en tombotru', en tru-la-la kaj tiel plu... Tiuj, kiuj kolektas aŭtografojn, epigrafojn, epitafojn, epigramojn, epistolojn, epiglotojn, episkopojn, ŝtrumptenilojn, ventumilojn, aŭ kolektas poŝtkartojn, poŝtmarkojn, kolektas glumarkojn, kaj kolektis aliajn markojn, per kiuj oni povis, en Munkeno, aĉeti bileton por hejmenreveno! Kaj estis tiuj, kiuj havas sesdek, sepdek, okdek jarojn, grizajn, grizajn harojn, longajn, longajn barbojn, sed mallongajn pantalonetojn, tiel, ke se ili metus la barbon en la pantaloneton; estus laŭ ĉiu probablo' malbela spektaklo! Kaj tiuj, kiuj tro sindone donis la sinon, kaj tiuj, kiuj tro facile perdis la adreson de sia hotelo kun la espero, ke ili fine povos pasigi unu nokton en amas-loĝejo, jes, amas-loĝejo kun la akcento sur la unua silabo, aŭ, prefere, kun juna knabo, nu, juna knabo tamen sufiĉe matura, kio estas entute, ĉu ne, tre natura? Tiuj, kiuj "Samideane via!", kor-ĉe-kor', man-en-man', man-sur-kor' aŭ sur korset' aŭ en poŝo de najbaro, Buŝo-sur-buŝo, ĉapo-sur-kapo, muŝo-sur-muro, pinglo-sur-sapo, sed antaŭ ĉio BULONJ'-sur-Mar' kaj la Homar' en la Buljon'! "...Por ke sur la tuta Tero estu malpli da mizero, kaj kompense pli da bananoj por niaj infanoj!" Jen oratoro! Kia genio! Kia gloro! Oratoro! Oratoro! Ora Oratoro! Ora... pro nobis! Kial nobis. Bis sufiĉas! Jes Bis! Bis! Kaj dum la sekvanta silento, kiel en tombejo, la Prezidanto dekretis: "Ni ne estas en... Bisejo!" kaj digne li metis sur sian kapon strangan ĉapon. Estis la fino de l' komedifino, kaj ĉiuj eliris por ĉerpi aeron; aŭ manĝi kolbasojn kaj trinki bieron... |