Enkomputiligis Don HARLOW |
Ne multa mia sango, kaj tiu eĉ fluas e1 mia buŝ'. Dum herbo-pluŝ' min kovros, dum mi putros jam, kiu anstataŭos min, ŝildon levos -- kies man'? Mi staris en fero-fandeja fornofum' kun arda mieno, okulo en mallum'; brilegu la suno aŭ estu vespere mi tiujn murdistojn rigardis kolere -- jen grafon nobelan, minestron mon-tintan -- mi, aĉa ministo, el ŝakto saltinta. Eĉ se diademon sur kapo li havis, lin mia rigardo fiksita altrafis, la mano pugnita, obstin' de homo beskida, el min'. -- Ne multa mia sango, kaj tiu eĉ fluas . el mia buŝ'. Dum herbo-pluŝ' min kovros, dum mi nutros jam, la gardon -- kiu prenos? la ŝildon levos -- kies man' ? |