Enkomputiligis Don HARLOW

Mi

de Petr BEZRUĈ

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, p. 57


La poemo priskribas la ekspluatadon de la popolo en la Silezia montaro Beskidoj. Teŝin estas urbo en Silezio.

Unua mi estas el homoj ĉe Teŝin
unua mi bardo kun laŭta plend'.
Jen marŝas la sklavoj de l' fremdaj minejoj,
la sanon kaj vivon perdanta gent'.
Kaj ĉiu posedas ja Dion ĉiele,
alian, pli grandan eĉ, sur la ter'.
L' unuan, ĉielan, li pagas per preĝoj,
l' alian per sango, labor-sufer'.
La supra donacas por vivo la panon,
-- ĝin havas eĉ cervo kaj papili' --
al vi, al la idoj de l' montoj Beskidoj,
la landon sub Lysá donacis li.
Al vi la arbarojn kaj montojn li donis
kun vente blovata arbar-odor'
l' alia nur simple forprenis la tuton.
Al tiu preĝeja nun kuru kun plor'!

La estrojn kaj Dion estimas vi, filo,
tre bona rikolto atendas vin.
El viaj arbaroj vin pelas gardistoj,
vi tamen kurbiĝas kun sklava klin'.
Ŝtelisto! Ĉu via havaĵo la ligno?
Sur teron vi falu, ĝin kisu vi!
Tuj for el arbaro! Kaj marŝ' al juĝisto!
Nu, kion pri tio vi diras, Di'?

Kaj via lingvaĉo malbela ofendas
la estron kun liaj gardistoj mil.
Forĵetu ĝin, fartos vi certe pli bone,
pli tion rekonos ja via fil'!

Kaj kuŝas nokt-mezo sur mia popolo,
ni mortos ĝis venos la taga ard'.
Ĉi-nokte al dio de Venĝo mi preĝis,
l' unua kaj lasta Beskida bard'.