Enkomputiligis Don HARLOW

Ostrava

de Petr BEZRUĈ

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, p. 58


Ostrava estas la ĉefa urbo de la karbo-mineja regiono en Silezio. La palacoj apud Danubo: Vieno, kie loĝis en lukso kaj pompo la minej-posedantoj.

Vivis jarcenton mi en silent',
fosis mi karbon sub tero,
brako senkarna dum jaroj cent
iĝis muskolo el fero.
        Kovras okulojn la karba polv',
        lipo-rubenoj perdiĝis,
        sur miaj haroj kaj barbo, brov'
        polvo de karbo pendiĝis.
Mia manĝaĵo: kun karbo pan',
penoj alternas kun penoj,
apud Danubo el mia san'
vivo palaca, festenoj.
        Centojn da jaroj senlacis mi,
        kiel cent jarojn revoki?
        Kiam martele minacis mi,
        ĉiu komencis min moki.
Ke mi saĝiĝu, revenu nur,
plue laboru pormastre --
svingis martelon mi -- en terur'
sangis tuj Ostrava vaste!
        Ĉiuj vi, tuta minista amas',
        lasu malpacon, vi filoj,
        kovru la bruston per ŝtala kiras',
        gvidu atakon de milaj!
Ĉiuj vi mastroj de nia ĉikan',
kaŭzo de nia vivplago,
venos la tago, en fumo kaj flam',
venos la tag' de repago!