Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Kien la poezio? de Brendon Clark

de Reto ROSSETTI

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 46-49


Kien la poezio? Brendon Clark. Principoj, poemoj, kvazaŭ-sinonimoj. 156 p. 18,5x12 cm. Esperanto Publishing Co, Rickmansworth, Anglujo.

La antaŭparolo sciigas, ke Brendon Clark mortis en Novembro, 1956. Ĉi tiu libro estas do lia literatura testamento.

La titolo estas elipsa. Ĝi povas signifi "Kien iras la poezio?" aŭ "Kien ĝi iru?" Nia novzelanda zeloto celis la duan kaj lia tezo estas esence apriora. Sur p. 36 li skribas: "Mi ja penas esti leĝtrovanto, kaj mi serĉas la leĝojn de la Esperanta poezio en la ecoj de la Esperanta lingvo, kaj ne en la ecoj de tiu aŭ alia nacia lingvo." Plue: "Ankaŭ la Esperanta poezio, kiu jam ekzistas, ne estas ĉiam fidinda modelo, ĉar miaopinie ĝi tro ignoras la spiriton de nia lingvo kaj tro montras la influon de nacilingvaj kutimoj." (Ni poste vidos, kiom libera de nacilingvaj kutimoj estas la penso de Clark mem.) -- En kiu alia lingvo oni aŭdacus fari, eĉ sen atesto, tiel monstran aserton? Por ĉiu lingvo la poetoj estas ja la majstroj de formo kaj sono, kaj, kiu ne povas konstati tion ĉe Esperanto, prefere silentu. Clark aplombas eĉ diri: "Ĉe la poezio la Esperantistoj -- malgraŭ la bonega laboro de Zamenhof, Kalocsay kaj multaj aliaj -- ankoraŭ palpas vojon tra la frumatena duonlumo." Nu, la leganto povas mem konstati ĉe la versaĵoj de Brendon Clark, en kia duonlumo rampas lia poetemo. Unu verso, kiun li prezentas por nia admiro, estas "Tra la urbo uragano zumas kiel burdo." Ŝajnas, ke en lia kapo ia burdo zumis kiel uragano, malhelpante lin aŭdi la ĥoron de nia 70-jara liriko.

Eĉ lia rilato al Zarmenhof ŝanceliĝas. Sur p. 22 li skribas "Li mem uzis (la elizion) tre ŝpareme, kaj en sia plej amata verko La Espero, nur dufoje. Per tio li montris, ke la elizio estas ja evitebla, kaj la prefero al tiuj versoj flanke de la samideanaro, montras iugrade, ke ili preferas poemojn, kiuj ne havas elizion." (Parenteze, de kie li havas, ke La Espero estis el liaj verkoj la plej amata de Z.? Kaj ĉu ne estas sofismo diri, ke la esperantistoj preferas tiun poemon, se por la plimulto ĝi estas preskaŭ la sola poemo, kiun ili konas?) Sed sur p. 32 Clark jam plibonigas Zamenhof: "Ĉu mi estas malprava, kiam mi trovas pli bona

Tiras ĝi la homan familion

anstataŭ

Ĝi la homan tiras familion?"

Nu ĉiu kun sana orelo por la transpontantaj ĉefakcentoj en la 3-a kaj 9-a silaboj povas tuj respondi "Jes, vi malpravas."

Malgraŭ kelka konceda citado el Tarkony, kaj el Kalocsay (precipe el liaj Ŝekspirsonetaj tradukoj, kiujn Clark plibonigas, simile kiel li plibonigas Zamenhof), estas evidente, ke li ne konas la verkojn de niaj ĉefpoetoj, kaj lia kanfuziĝo pri "pentametro" supozigas, ke li ankaŭ ne konas la Parnasan Gvidlibron (1). Kun kultura ekipo konsistanta ĉefe el Children's Encyclopedia (angla infanenciklopedio) kaj Palgrave's Golden Treasury (populara poem-antologio) Brendon Clark elpaŝas por forĝi, rekte kaj nove, la Esperantan poezion.

Necesas aldoni, ke Clark apartenis al la iom simpatia tipo de "leĝtrovanto", kiu aspiras ion fari (ĉiokaze poezion), ne sukcesas, kaj, ĉar lia malsukceso lin ĝenas, li faras korseton por sin subteni en la postaj provoj. Oni fariĝas specialisto pri sia malforto: afero de psikologia kompenso.

Brendon Clark do serĉas en Esperanta kaj angla vortaroj por konkludi, ke la vokaloj U O A plej konvenas por esprimi la malĝojon (!), dum Kalocsay-Waringhien esploras la Esperantan poezion por konstati, ke la malĝojon esprimas precipe la vokalo I.

Clark trudas al Esperanto la anglan principon, ke rimo apogita (belo, ribelo;, forigi, plorigi) eĉ ne estas rimo; sed tuj poste li kontraŭdiras tion, akceptante monteto, ponteto kiel bonan rimon. La rimojn li rigardas entute kiel garnaĵojn: kaj tiaj ili plejparte estas en la angla poezio, sed en la Esperanta poezio ili ofte estas tensioj kaj risortoj de la versoj.

Clark ripetas la kimeron, ke Esperanto estas malpli rimriĉa ol la angla lingvo, dum efektive (kiel klare montris William Auld) ĝi estas multe pli riĉa.

Ĉe la fino troviĝas listo de "kvazaŭ-sinonimoj", kurioza, ne tre sperta amasigo de vortoj, pri kiuj Clark skribas: "Kompreneble mi kompilis ilin laŭ la diversaj anglaj sencoj de la anglaj vertoj." Do por li la propre Esperanta senco de tiuj vortoj ne ekzistas!

La ĉefaj tezoj de la aŭtoro estas:

a) La poezia stilo similu la prozan.

b) Oni evitu elizion.

c) Oni evitu "neologismojn".

ĉ) La plej naturaj Esperantaj ritmoj estas la trokeo kaj la amfibrako.

Nu, jam en 1932 Kalocsay skribis:

Do -- viajn versojn fajlu sen ripozo,
Ĝis ili fluos, kiel bona prozo.

Kaj tion li abunde demonstris en siaj poemoj. Pri troa eliziado li ankaŭ avertis; sed ĉu oni povus oferi la kompaktan puŝon de la elizio en la jenaj versoj?

La tuta riĉa poezia stoko:
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov' de ĉi siroko.

(En ĉi murdepoko).

La trokeo kaj amfibrako ja estas la plej naturaj ritmoj, sed tio signifas ĉefe, ke oni elektas ilin por poemoj de populara, deklama patoso: La Vojo, La Espero, Kongresa Runo. Efektive niaj poetoj, ekde 1887, uzis pli ofte aliajn ritmojn, kaj eble nia plej konversacia versformo ĝis nun estas la kvinjamboj pare rimiĝantaj.

lom pravas Clark, ke la Esperanta verso estas malpli densa, ol ekzemple la angla, pro sia vokaleco kaj la aldonaj silaboj de la gramatikaj finaĵoj. Jes ofte, sed ne ĉiam. Necesas konsideri, ke en Esperanto la substantiva, adjektiva kaj adverba formoj estas samlongaj, dum en aliaj lingvoj ili fariĝas progrese pli longaj (nation, national, nationally). Necesas konsideri ankaŭ la grandan koncizpotencialon de la Esperanta adverbo, la multsilabajn verbdezinencojn en naciaj lingvoj kontraŭ la kurtaj as, is, os de Esperanto. Fine oni provu traduki en kiun ajn lingvon la Kompato de Kalocsay, kaj poste oni diru, ĉu vere Esperanto estas pli maldensa!

Se mi eble neglektis aliajn pozitivojn de Clark, mi ankaŭ ne citis diversajn aliajn absurdaĵojn. Cetere kiu plue scivolas, tiu legu mem la libron. Tie rekompencos lin La vojaĝo de la Maorioj, poemo nepre bona en sia speco.

Sed mia resuma sento post lego de ĉi tiu libro estis: reeldoniĝu baldaŭ la Parnasa Gvidlibro!


Piednoto

(1) Eĉ la oficialan vortaron li ŝajne mislernis: li uzas "metriko" en la senco de versspeco, dum ĝi signifas nur la sciencon pri la versformoj. (Noto de la Redakcio).