Enkomputiligis Don HARLOW

Alparolo al la Diablo

de Robert BURNS

elskotigis Reto ROSSETTI

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 62-65


Ho Vi, laŭ kiu ajn formulo:
Satan', Hufmoŝto aŭ Kornulo,
kiu subvolbe, kun sulfuro
        en arda trogo,
duŝas povrulojn per torturo
        de l' ŝpruca brogo!

Tortuĉjo, aŭdu min bonvole,
kaj lasu ĉi damnitojn mole;
ĉar vere, ne tro sprit-petole
        vi ja diablas:
nin, povrajn vermojn, brogi bole,
        ĝis kriĉoj salvas!

Potenca vi kaj vaste fama,
kaj sur la mond' migrul' ĉiama:
ĉar kvankam hejmas vi en flama
        kav' katakomba,
atesto pruvas vin nek lama
        nek malaplomba!

Jen, muĝas vi en rab' leone,
jen, truojn gvatas vi spione,
jen, templojn taŭzas vi ciklone
        aŭ grenon pestas;
jen en la homa kor' kokone
        vi raŭpe nestas!

Mi aŭdis la avinjon diri:
En morna val' vi amas iri
aŭ en kastelruinoj giri
        sub nokt-okulo,
kaj la vojantojn panik-ŝiri
        per ĝem-ululo.

Kiam avin', kun pia brusto,
diris la preĝojn je l' krepusko,
sub kampa mur' vi en embusko
        murmuris vibre,
aŭ blove tra sambuk-arbusto
        susuris sible.

Mi mem, dum blova nokto vintra,
al lago estis alvaginta.
Subite vi ĉe l' lumo cindra
        vin manifestis.
Kanfasko bruis, movis sin, tra
        l' aero gestis!

Al mi la klabo tremis klake,
la haroj disstariĝis sage!
Tuj kun fantoma kri' vi kvake
        leviĝis skue,
kaj anas-forme vi zigzage
        forflugis brue.

Kun gnomoj, aĉulinoj velkaj,
vi rajdas tra la stepoj keltaj
vi rajdas tra la stepoj keltaj
        kaj, en tombaro,
ritas kun elfositoj sterkaj
        en solidaro!

La kampulinon vi mistraktas:
ĉe l' buterilo ŝi baraktas,
dum la buteron vi ekstraktas
        per ruza movo;
kaj la bovinjo tuj senlaktas
        kvazaŭ virbovo!

Kaj sur teksiloj nod-implikan
faraĉas vi, kaŭzante strikon.
Gajulo falas en tragikon --
        de senkonsilo,
ĉar ne valoras jam pedikon
        la hejm-teksilo!

Kiam la neĝoj ekdegelas
kaj la glacioj splite velas,
la niksoj al vadejo celas
        laŭ via vorto
kaj homojn logas kaj liveras
        al frida morto!

Sur stepo viaj sparkaj kuloj
iĝas fatal' por ebriuloj.
Ĉi petolistoj per misbruloj
        loge friponas,
ĝis en la marĉon trans okuloj
        oni fordronas!

Se framasona rond' mis-kulte
levas per ritoj vin tumulte,
tuj nepre kok' aŭ kat' okulte
        per buĉo mortas.
Se ne, novicon vi sepulte
        inferen portas!

Pra longe, en edena valo,
kiam l' unua homa paro
trinkis beate ĉe l' pokalo
        de amo pura,
kuŝis florbede sub opalo
        de l' volb' lazura --

Vi, ruza, rigloŝova hundo,
enŝtelis vin en iu lundo
kaj trompis Homon (do al fundo
        vi falis juste!),
kaj sekve plago kaj inundo
        nin trafis bruske!

Ĉu vi memoras pri la tago,
kiam vi levis vin kun grako
en fuma haŭt' kaj fulga jako
        ĉe vojo-kruco,
kaj mokis per malica blago
        pri l' vir' de Uco?

Kaj kiel vi lin kaptis krampe,
lin sendomigis, batis kampe,
kaj lin ulceris korpe, gambe,
        kun brog-vezikoj;
dum la edzin' lin tedis lange
        per vortopikoj!

Sed, tuton de la viv' malbela,
kun kapta ruz', insid' ribela,
de kiam glavo Mikalea
        vin trafis ventre --
lingvo nek skota nek gaela
        kapablus pentri!

Nun, Hufĉjo, vi pensetas, ĉu ne,
jen bardo drinkas, blagas june,
sed baldaŭ falos oportune
        kaj vi lin rabos.
Sed hop! li saltos, kaj fortune
        li plu eskapos!

Sed jam adiaŭ, Luĉjo mia.
Ho, se vin kaptus pento pia!
Eble indulgo -- mi ne scias --
        ankoraŭ daŭras:
Mi ja, pro tiu kavo fia,
        eĉ vin bedaŭras!


Postnoto

En la "vir' de Uco" la klera leganto jam rekonis la biblian Ijob, kaj, en la lasta strofo, certe ne elglitis lian atenton la subtila rimo per konsonant-ŝoviĝo de pia kun scias -- ankoraŭ. (Noto de la Redakcio).