Enkomputiligis Don HARLOW

Memorindaj diroj

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 55,70


Kio estas plej mirinda en la feliĉo de la aliaj, tio estas, ke oni kredas pri ĝi.

(Catulle Mendès).

La riĉaj homoj asertas al ni, ke mono ne feliĉigas. Ni devas rapidi ilin kredi; alie, estas probable, ke ili donus al ni iom el sia propra.

(Georges Feydeau).

La junuloj kulpas grandajn erarojn en la vivo, ĉar ili opinias la homaron ne tiel stulta, kia ĝi estas.

(Markizino de Tencin).

Ĉu vi rimarkis, ke, sur ŝtuparo, se oni supreniras, oni havas la animstaton de la ampetantoj, se oni malsupreniras, tiun de la edzigitoj?

(Pierre Lievre).

Tiu pesimisto, dirante, ke ne ekzistas delica edziĝo, ĉu li forgesis la edziĝon de la aliaj?

(Jean-Paul Toulet).