Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen

de Gaston WARINGHIEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 69-70


Kumbel. Gruk, Esperanto-eldono, Tradukita de Poul Thorsen; broŝuro kun multaj desegnoj de la aŭtoro, 72 pĝ, 10 X 16 cm., Centra Dana Esperanto-Ligo, Copenhagen.

Redakciaj implikaĵoj malhelpis min recenzi pli frue la kolekton da humuraj poemetoj, kiujn Poul Thorsen tradukis por ni el la dana originalo. Temas pri liriketaĵoj, kun strikta ritmo kaj surpriza rimado, en kiuj la aŭtoro, Piet Hein, sub la pseŭdonimo de Kumbel, tagtage komentas la aktualaĵojn en la Kopenhaga ĵurnalo "Politiken". La filozofio de Kumbel estas ia seniluzia toleremo, ia milda satirado de la manioj de la "homo sur la strato" -- kaj per pli ol unu flanko li memorigis al mi la svedan O. Jacobsson kaj lian "Adamson".

La traduko de tiuj etaj juveloj estis ege malfacila, se oni volis konservi iom de la frazpinto kaj samtempe la rimefekton; P. Thorsen estis unu el la plej kapablaj por tia tasko, kaj mi povas aserti, ke ofte li sukcesis redoni al ni la spritecon de la penso kune kun tiu de la versformo. Jen kelkaj el tiuj, kiujn mi pli ŝatis:

Introspekto
Ne ekzistas hom' kun pli da
introspekta mematento
ol person' serĉanta ion
per la lang' en trua dento.
* * *
Humuro en kriza tempo
La temp' terura estas, ve!
Sed optimisto restas mi ĝisoste.
Konsolas min konstante, ke
pli bone estas nun, ol iĝos poste.
* * *
La veraj Bonoj
La verajn bonojn ĉiam ni kulturu --
ne tuŝas ilin rust', tineoj, aĝo.
sed ili plifortiĝas en futuro,
kiel ekzemple biero kaj fromaĝo
* * *
Donemo
Ni homoj devas donaci ion
por helpi, apogi, fortigi.
Da bonaj konsiloj disdonu do, kiom
vi ne povas mem praktiki.

Sed mi rimarkas, ke iom post iom la tutan libron mi citos -- kaj estos leĝe persekutita de la eldonisto: pli simple estas por niaj legantoj preterpasi mian babilon, aĉeti mem la Grukojn, kaj ilin ĝui!