Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Jozefo de J. D. APPLEBAUM

de Arieh ben GUNI

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 59-61


Jozefo, drama poemo en kvar aktoj, de J.D. Appleboum, prezento de Reto Rossetti; unu volumo 16x22,5 cm, 120 pĝ. Ed. STAFETO, Kanariaj Insuloj, 1957.

Jen la deka libro de la belliteratura serio de la fama firmo Stafeto, kiun gvidas, kun tiom da aŭdaco kaj sagaco, nia amiko Régulo Pérez. Tiu bele prezentita verko estas originala poemo, en drama formo, kiun, por la okdeka datreveno de sia naskiĝo, publikigas nia juda-angla pioniro. Li elektis, kiel temon, la biblian fabelon pri Jozefo, kiu, komence vendita kiel sklavo far siaj fratoj, fine, fariĝinte vicreĝo de Egiptujo, pagas ilian krimon per bonfarado kaj instalas sian tutan tribon en la lando de l' Faraono. Tiuj mondfamaj paĝoj, kies nura legado ĉiam denove plorigis la maljunan Tolstoj, liveris ofte materialon por poemoj aŭ romanoj en la diversaj lingvoj, sed malofte por teatraĵoj, kaj neniam sukcese. Ankaŭ la verko de sro Applebaum estas pli poemo ol vera dramo: mankus al tiu la ĝusta psikologia priskribo, la potenco en la pentrado de la personoj, kaj ĉefe la unueco de la agado: oni neniam scias, ĉu la temo estas la triumfo de Jozefo, la amintrigo kun Annat aŭ la familiaj rilatoj inter li, la fratoj kaj la patro.

Tiun verkon oni do devas rigardi kiel serion da "tableaux" (kiel en ia revuo), ĉiu kun sia etoso kaj propra temo. Kurioze estas, ke la plej efektaj scenoj estas aŭ forlasitaj de la aŭtoro (la memmalkaŝo de Jozefo antaŭ siaj fratoj), aŭ formetitaj en la kulisojn (la amafero kun la edzino de Potifar. Kio restas, tio prezentas scenojn de la paŝtista vivo en la stepo, de la sklava vivo en egipta palaco, de la vivo en malliberejo, de egipta kulta ceremonio kaj fine, de hebrea benado de mortanta patro al la idaro: ili estas pentritaj per vivaj koloroj, en poezia lingvo, kaj bone elvokas la etoson de tiu biblia aventuro, en la malproksimoj de la tempo kaj de la civilizo. Unu peco, inter aliaj, estas citinda, ĉar ĝia pasia tono memorigas al mi la alvokon de Mickieviĉ, komence de "Sinjoro Tadeo", tiel bele tradukita de Zamenhof en la "Pola Antologio". Tie ĉi Jozefo elvokas la Kanaanan landon:

Lando de mia naskiĝo, hejmo de miaj gepatroj,
Kiel mi ĉiam sopiras al viaj valoj kaj montoj,
Kies eterna verdaro estas ĝoj' al okuloj,
Kiel mi volus ekvidi, eĉ dum unu momento,
Viajn ridantajn kamparojn, plenajn je greno kaj floroj,
Palmojn ĉielen kreskantajn, la fruktoplenajn ĝardenojn,
Kie mi ofte vagis sub la agrablaj ombroj
Kaj en ekstazo ĝuis ĉiun brueton de l' branĉoj ...

Nur kelkajn anakronismojn oni rimarkas: nek "anĝeloj" nek "diabloj" estis tiam konataj: ili eniris en la judismon nur ĉe la VIa jc. antaŭ K.; aliaj strangaĵoj estas, mi supozas, preseraroj: la egipta dio Anibus (p. 63) estas evidente Anubis; sed kio estas Uto (p. 71)? Nebusus kaj Mimosus estas kuriozaj egiptaj nomoj, kaj Iziz (p. 79) devus estis Izis aŭ Isis.

La poemo estas verkita en heksametraj versoj, laŭ la diro de la aŭtoro; sed ne temas pri la klasika formo de tiu verso; praktike, temas pri verso kun ses akcentoj kaj ne fiksa nombro da senakcentaj silaboj:

Viaj ordonoj, patro, ĉiam estis plej sanktaj
Al mi de mia junec' kaj sanktaj restas nun ankaŭ ...
Li konstante tiele humiligas, nian honoron...

La aŭtoro ne trudis al si la devigon de daktilo ĉe la kvina piedo:

Ĝia fajra rondego ridas brilante supre...

nek de senakcenta silabo inter la du hemistikoj:

Bone mi vidas lin, estas neniu alia.

Ĝi do tre similas, kun unu plia piedo, la verson, kiun Auld uzis en "La Infana Raso", kaj priskribis en tiu ĉi revuo mem (Marto-Aprilo 1957): se ĝi konformiĝus al la Aulda skemo (uzi nur aŭ trokeojn aŭ amfibrakojn), oni bonvenigus ĝin por la teatro, ĉar ĝi estas samtempe sufiĉe ritma kun sia meza cezuro kaj tri akcentoj ĉiuflanke, kaj sufiĉe libera por eviti la unutonecon.

Fine de la libro, oni malkovras kelkajn paĝojn de Régulo Pérez, "Babilo pri Stafeto", en kiuj li agrable kaj larĝanime rakontas pri la komencoj de sia eldonista entrepreno, pri siaj efektivigaĵoj kaj siaj projektoj. Sekvas bibliografia priskribo de la dek numeroj de la Stafeto Belliteratura Serio, kun ektiraĵoj el la diversaj recenzoj. Eĉ nur por tiu grava bililiografia dokumento estus inde aĉeti tiun ĉi, cetere tre malkaran volumon.


Postnoto

Mi ne komprenas, kiel la aŭtoro, kiu kapablas legi la Biblion en 1a originala teksto mem, konfuzis la mastron de Jozefo, Potifar, "eŭnuko de Faraono" (ne "kortegano", kiel pudore tradukis Zamenhof!) kaj korpogardisto kun Potifera, pastro de On kaj patro de Asnot, la edzino de Jozefo. Nek kial li supozas intertempon de dekdu jaroj inter la dua kaj tria akto. Ĉio tio ne faciligas la verŝajnon ...