Enkomputiligis Don HARLOW

Kelkaj libroj

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 78-80


Kvankam la Nica Revuo estas, kiel asertas ĝia titolo, Literatura, kaj sekve ne recenzas la pure lingvajn librojn, mi diros kelkajn vortojn pri la sekvantaj, kiujn iliaj aŭtoroj bonvolis sendi al la revuo, kaj kiuj havas apartan valoron.

Scienca kaj Teknika Terminaro, de R. Haferkorn kaj K. Dellian, kunlabore kun Prof. Belinfante; Japana Esperanto-Instituto; 240 pĝ., bindita.

Kiel diras la subtitolo, tio estas propono aŭ provizora skeleto por kompletigi la Plenan Vortaron. Grandparte, ĝi povas anstataŭi la jam de longe elĉerpitan Verax-enciklopedion; ĝi estas precipe fidinda pri la kemiaj kaj fizikaj fakoj. Cetere, ĝi prezentas kelkajn nekoheraĵojn, neeviteblajn en tiel malsimpla laboro: ilin oni zorge nun esploras, ĉar la ĉefa aŭtoro, R. Haferkorn, gvidas, kiel oni scias, la redaktadon de la teknika parto de la estonta Plena Ilustrita Vortaro.

Lexique fondamental Esperanto-Français, par Roger Léger; Eld. Nova, Mulhouse; 112 pĝ.

Tiu novsistema vortaro liveras la tradukon de ĉiuj radikoj de la Plena Vortaro, kiuj malsimilas al franca vorto, kaj la liston de la ceteraj, kiujn franco komprenas sen malfacilo (ekze "bakelito, Decembro, hortikulturo" ktp.). Tio ebligis al la aŭtoro doni, sub malgranda volumo, tre oportunan kaj malkaran vortotrezoron: ĉiuj necesaj precizigoj (pri la transitiveco, la gramatika karaktero de la radikoj ktp.) estas zorge kaj mallonge indikitaj. Bela, konscienca kaj tre utila laboro.

Esperanto-Hungara Vortaro, de sroj Baghy, Kalocsay kaj Marton; Eld. Terra, Budapest, 1958; 448 pĝ., lOxl4 cm.

Tio estas la plej ampleksa el la ĝis nun aperintaj vortaroj por hungaroj: ĉ. 8500 radikoj kaj 13.500 vortkunmetaĵoj. La nomo de ĝiaj redaktintoj garantias pri la ĝusteco de la tradukoj kaj la larĝvideco en la elekto de la radikoj kaj kunmetaĵoj. La sekvata principo estis prezenti la kunmetaĵojn laŭ la strikta alfabeta ordo, kiel iam faris Grabowski en sia pola vortaro. Tio estas granda faciligo por la komencantoj, kiuj ne bezonas cerbumi por dividi la vortojn en iliajn elementojn, sed tuj trovas, ekz-e, "remaĉulo" inter "remi" kaj "remburi" ktp. Sed ĉiu medalo havas du flankojn; ĉar la propre esperantaj vortaroj estas ordigitaj laŭ la radikoj, oni bezonas ilin tute reordigi, kaj en tiu operacio ĉiam riskas forgesi gravajn kunmetojn: ĉi tie mankas, ekz-e "ĉirkaŭurbo, malvera, reeniri" ktp. Krome, ĝuste pro la karaktero de nia lingvo, tia metodo elmetas nesolveblajn problemojn: "alirfosaĵo" ekz-e estas evidente kunmetaĵo de "aliri" kaj "fosaĵo", tamen, pro la adoptita principo, ĝi estas vicigita antaŭ "al/iri" kaj sub la formo: "al/irfosaĵo", kio kondukas la lernanton al nekompreneblaĵo, ĉar "irfosaĵo" ne estas uzata aparte (cetere la tuto estas pli bone esprimita de "komunika tranĉeo"). Ĉiam sekve de la sama principo, la lernanto trovas "rum/o" vicigitan antaŭ "rumano", sed "ruto" post "rutin/o".

Mi notis kelkajn preserarojn (abesino = abisino, imperfecto, nimfao = nimfeo, makrokozmo, pos/ekundo = po/sekundo, EZOPO = Ezopo ktp.); sed entute ili estas tre malmultaj. La plaĉa, bele bindita kaj glatpapera libro, certe kontribuos al vigla progreso de nia afero en tiu hungara lando, kiu jam tiom meritis nian admiron en la fabela tempo de "Literatura Mondo".

Mi legas kaj lernas, Legolibreto de Julie Ŝupichova; Eld. Kroata Esperanto-Servo, Zagreb; 40 pĝ.

Legolibreto konsistanta el pecoj eltiritaj el la verkoj de Zamenhof, ekde la Krestomatio ĝis la poemoj. Tre bonvena verko, en tempo, kiam estas tiel malfacile havigi al si la verkojn de la Majstro. Mi miras, ke, en la verkaro de Z., la kompilintino simple forgesis la du volumojn de la "Leteroj".

Esperanto Junul-Kurso; eld. SAT-Amikaro; dua eldono, kartonbindita, 92 pĝ., 16x24,5 cm., kun multaj ilustraĵoj.

Reeldono de kurso laŭ la rekta metodo, trafe adaptita al la moderna vivo kaj al la SAT-ana ideologio: la temo estas la aventuroj de Johanino kaj Karlo tra la mondo, kaj ĝi estas tre lerte akomodita al la necesoj de la instruado. Dudek lecionoj, ĉiu kun konsiloj por la kursgvidanto, tekstoj kaj pridemandoj; en la fino oni almetis la gramatikon respondan al ĉiu leciono, kun eventuala skriba tasko. La sukceso de tiu kurso pruvas ĝian valoron; la lingvo kaj doktrino estas tute korektaj.

Gramatiko, Ekzercaro kaj Historio de Esperanto (en greka lingvo), de Dro A. Stamatiadis; Atheno, 1958; 160 pĝ., 17,5x24 cm.

Mi fine uzas la okazon de la 6a reeldono de tiu bona gramatiko (kun nun aldonita leksikono greka-Esperanta kaj inversa), por saluti la 91-jaran pioniron de nia movado en Grekio, la konstantan Prezidanton de la Supera Helena Esperanto-Instituto, la ĉiam aktivan kursgvidanton, kaj deziri al li longan vivon kaj al lia verko plenan sukceson.