Enkomputiligis Don HARLOW |
(Partizana Meso. Dekjara datreveno)
Marta mateno, blankaj nebuloj kontraŭ ora suno, timetanta promeso de tepido. Unuaj herboj ĉe preĝejo-pordo, necerta ekanonco de printempo, preĝejo eta, arĝenta sonorilo. Devenas lazura fadeno el la vala malalto, de kameno: la preĝo de l' humilaj domlaboroj. Ĉe la altaro, forlasata kuŝas mitralpafilo, kaj surgenuas brunhaŭta junulo kun trikolora signo sur la koro. Viroj preĝadas ĉirkaŭ l' altaro florumita, lumetanta, kiel eble preĝadis ili hieraŭ, en la vilaĝoj kie ili vivis, vilaĝoj tre similaj al ĉi nuna, kie varmiĝas en la marta suno sur monteta deklivo plaĉeto kun la fonto, blankaj dometoj kaj sonorilturo, simplaj legom-ĝardenoj kvarangulaj, aprilon atendantaj. Pasas malantaŭ kliniĝintaj fruntoj memoroj pri antikvaj vortoj duone forgesitaj, dume dormas la morto flanke de l' altaro, Marta mateno, mateno suna, lastaj nebuloj, unuaj herberoj, senkompato destina, am-bezono senfina... |