Enkomputiligis Don HARLOW

Romano en minimumo

de Reto ROSSETTI

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 54-55


-- Se ekzemple virino decidis murdi sian edzon ...

Kial?

... el distanco. -- Ĉar ŝi amas alian viron. Ŝi do aranĝas ...

Kiun ŝi amas?

... alibion -- Pri la amanto poste. Ĉirkaŭ Kristnasko ŝi troviĝas 500 kilometrojn for de la edzo.

Strange, en la festa tempo!

-- Ĉar malsanas ŝia patrino ... Kaj ŝi sendas al li viando-pasteĉon ...

Venenitan?

...kiun li tre amas -- Venenotan.

-otan?

Aŭ veneniĝontan, pro putroveneno. Antaŭ Kristnasko la pakaĵoj restas ja longe en la poŝto --

Nu, sed ĉu sufiĉe longe?

Por garantii tion, ŝi aĉetas dufoje pasteĉon. Unue, senparade; due, kelkajn tagojn poste, kaj iel akcentas la okazon, por ke la butikisto memoru ŝian aĉeton --

Kaj tiam ŝi ekspedas la malnovan?

Jes. La edzo ricevos ĝin kun ankoraŭ kvin, sestaga prokrasto. Tiun tagon li decidas marŝi sur montetaro por mediti personan problemon ...

Kaj kunportas la pasteĉon?

... ĉar ankaŭ li enuas ŝin kaj sopiras alian. -- Jes, kun la pasteĉo.

Kaj li manĝas ĝin sur la kamparo, havas stomakdolorojn, kaj mortas sen helpo.

Jes, li marŝas kaj dume legas leteron, kiun li ĵus ricevis de sia kaŝa amatino ...

Ĉu gravas aldoni tion, se li tuj mortas?

-- Temas nome pri sentimenta korespondado, kiun li kondukadis en fraŭla tempo, sub pseŭdonimoj, kaj kiun li reprenis, kiam li enuis sian edzinon. Li subskribis sin Florizel, kaj ŝi, Miranda; kaj ŝi ja tiel perfekte simpatiis, komprenis lin, kontraste al lia edzino. Kaj li ŝin komprenis, tute male de ŝia stulta edzo --

Miranda do havis edzon?

Ne dum la unua korespondado. Ssd post ties ĉeso ambaŭ edziĝis, la geedziĝoj ne prosperis, kaj ili serĉis denove la malnovan konsolon kaj komprenon.

Kaj li mortas sur la vintraj montetoj.

-- Kun letero de Miranda en la poŝo. Kaj atentu: li tute klare mortis de pasteĉo, kiun sendis al li lia edzino --

Sed ŝi aperas senkulpa --

Ĉar ŝi ŝajne sendis freŝan pasteĉon --

ne kalkulinte kun la poŝta prokrasto dum la kristnaska trafiko.

Kaj sur la mola pakaĵo la stampo ŝmiriĝus, do ne avertus la edzon pri la sendodato.

Do ŝi elportas ĝin seke! Sciu, ne estas popuiare hodiaŭ, ke la krimulo eskapu!

Atendu. Kiam oni trovas la kadavron, oni transdonas al la edzino la leteron el lia poŝo. Kaj ŝi rekonas, konsternite, ke ŝi mem ĝin skribis.

Ŝi mem??

-- estas Miranda. Kaj li ...

Florizel!

Do volante forigi la nekompreneman edzon por fuĝi al la komprenplena Florizel --

Ŝi mortigis ambaŭ!

Per unu kuglo. -- Necesas nur vesti la skeletan skemon per karno, krei amason da personoj, plekti la interrilatojn, disvolvi la psikologian flankon kaj tiel torni la temon, ke la fino batu el pura ĉielo -- kaj jen vi havos furor-romanon!

Do elverku ĝin!

Aŭ, se oni estas tro inerta, oni simple titolas ĝin "Romano en minimumo" kaj ĝin sendas al la Nica Literatura Revuo.