Enkomputiligis Don HARLOW

Neŭroze

de JANŜOVAJ

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 42-45


Mi solas dum sunas nigre,
droninta en la malridon.
Mi perdis la memkonfidon,
kaj vadas, sencele, migre.

Turmentoj min ŝiras tigre
kaj strebas la mortan fridon.
Mi solas, dum sunas nigre.
droninta en la malridon.

Vesperas en mi verdigre.
Mi timas la volperfidon,
la bruon, la blekan stridon
de l' pensoj, kaj morne, pigre,
mi solas, dum sunas nigre.

* * *

Insidaj dolorkaresoj
min pinĉas internabruste,
dum mia vivardo ruste
malviglas pro malsukcesoj.

Kaj min pro pasiekscesoj
silento ĉirkaŭas kruste.
Insidaj dolorkaresoj
min pinĉas internabruste.

Obsedoj pri fuĝpromesoj
flugfalas sur min lokuste.
Sed kial min premas ĝuste
sensencaj ĝuinteresoj,
insidaj dolorkaresoj?

* * *

Ĥore ŝtormas kirloventoj,
pensoblovoj, memriproĉoj.
Mi baraktas en diboĉoj
da duone sonĝaj tentoj.

Karmemoraj korturmentoj
ŝiras min per dornokroĉoj.
Ĥore ŝtormas kirloventoj,
pensoblovoj, memriproĉoj.

Min ciklone skuas centoj
da deziroj al revsorĉoj.
Eĥas en mi akraj voĉoj,
plendaj pentoj, timosentoj.
Ĥore ŝtormas kirloventoj.

* * *

Aĥ! mi trafu tuj en morton,
kian ajn! ja plenegale!
Streĉsuferoj bakĥanale
tretas tiun revaborton.

Kiu ŝanĝus mian sorton,
dum mi vagas ĉi-ĝangale?
Aĥ! mi trafu tuj en morton,
kian ajn! ja plenegale!

Mi avidas unu vorton
mildamoran ideale,
kiu kantus najtingale
verŝus en mi dolĉon, forton.
Aĥ! mi trafu tuj en morton!

* * *

Elfunde de l' koro
mi tremas kaj timas.
La vivo ja ŝlimas.
Oj! streĉa doloro!

En nokton, sen horo,
sen fino, mi ŝimas.
Elfunde de l' koro
mi tremas kaj timas.

Ho! prema stuporo!
Mortŝajno proksimas.
Min aĉe deprimas
ĉi tiu angoro
elfunde de l' koro.

* * *

La kialoj, dum mi tremas,
litanias agonie.
La fatalo ironie
ĉiofuŝon ĉiam temas.

La streĉiĝo jam ekstremas ...
Nuboj ŝvebas enkranie.
La kialoj, dum mi tremas,
litanias agonie.

Mi amaras, malagemas,
plendas nun misharmonie.
Vento fermas pordon, ie ...
Senkonsole rekviemas
la kialoj, dum mi tremas.

* * *

Inerta mi restas,
kaj paca! ĉu vere?
Ekpluvas ekstere.
Tre laca mi estas.

Nenie tempestas.
Sen ci, ĉi-vespere,
inerta mi restas,
kaj paca! ĉu vere?

Neniel mi gestas
al ci, amespere.
Ci pasas pretere,
mi eĉ ne protestas,
inerta mi restas ...

* * *

Nul vorton plu!
Mi restu sola!
Fu! dir' konsola
nur estas bru'.

Jam ĝuenu'
sur min senvola!
Nul vorton plu!
Mi restu sola!

La dormoblu'
en lok' izola
min lulu, pro la
tutkorpa sku'!
Nul vorton plu!

(Majo 1958).