Enkomputiligis Don HARLOW

La celo de la poezio

de Charles BAUDELAIRE

elfrancigis André ALBAULT

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 49-50


... Estas alia herezo ... iu eraro, kies vivo pli viglas, mi aludas la herezon de l' instruado, kiu entenas, kiel neeviteblajn korolariojn, la herezojn de la pasio, de la vero kaj de la moralo. Amaso da homoj opinias, ke la celo de la poezio estas ia ajn instruado, ke ĝi devas jen fortigi la konsciencon, jen perfektigi la morojn kaj jen demonstri ion ajn utilan ... La Poezio, se nur oni konsentas enprofundiĝi en sin mem, demandadi sian animon, revoki siajn memoraĵojn de entuziasmo, ne havas alian celon krom si mem; ĝi ne povas havi alian, kaj neniu poemo estos tiel granda, tiel nobla, tiel vere inda pri la nomo de poemo, ol tiu, kiun oni verkis nure por la plezuro verki poemon.

Mi ne volas diri, ke la poezio ne nobligas la morojn -- oni bone komprenu min -- ke ĝia fina rezulto ne estas levi la homon super la nivelon de la vulgaraj interesoj; tio evidente estus absurdaĵo. Mi diras, ke se la poeto postsekvis moralan celon, li etigis sian poezian forton; kaj ne estas neprudente veti, ke lia verko estos malbona. La poezio ne povas, riske de mortpuno aŭ de defalo, asimiliĝi al la scienco aŭ al la moralo; ĝia objekto ne estas la Vero, sed nur Ĝi mem. La manieroj demonstri la veraĵojn estas aliaj kaj aliloke. La vero neniel rilatas kun kanzonoj. Ĉio, kio kreas la ĉarmon, gracion, nerezisteblon de kanzono, forprenus de la Vero ties aŭtoritatecon kaj povon. Malvarma, kvieta, nepasiiĝema, la demonstra humoro forŝovas la diamantojn kaj florojn de la Muzo; ĝi do estas absolute inversa al la poezia humoro.

La pura Intelekto celas al Vero, la Gusto montras al ni la Belon kaj la Moralsento instruas al ni la Devon. Estas vere, ke la dua estas intime ligita al la du ekstremoj kaj ĝi disiĝas disde la Moralsento per tiel eta diferenco, ke Aristotelo ne hezitis ordigi inter la virtoj, kelkajn el ĝiaj delikataj operacioj. Tial ĉi, kio precipe incitas la homon de gusto antaŭ la spektaklo de la malvirto, tio estas ĝia misformeco, ĝia misproporcio. La malvirto ofendas la juston kaj la veron, ribeligas la intelekton kaj la konsciencon; sed kiel ofendo al harmonio, kiel disonanco, ĝi pli facile vundos iujn poetajn spiritojn; kaj mi ne opinias, ke estas skandale konsideri ĉiun lezon de la moralo, de la morala belo, kiel specon de manko kontraŭ la ritmo kaj la prozodio universalaj.

Estas tiu admirinda, tiu senmorta instinkto pri l' Belo, kiu igas nin konsideri la Teron kaj ties spektaklojn, kiel ekvidon, kiel interrespondon de la Ĉielo. La nesatigebla soifo de ĉio transmonda, rivelita de la vivo, estas la pruvo plej viva de nia senmorteco. Estas samtempe per la poezio kaj tra la poezio, per kaj tra la muziko, ke la animo ekvidas la splendorojn situantajn post la tombo; kaj kiam eskvizita poemo venigas larmojn ĉe l' okulorando, tiuj larmoj ne estas la pruvo de troo da ĝuo, ili multe pli estas la atesto de iritita melankolio, de postulado de la nervoj, de naturo, kiu estas ekzilita en la neperfekto kaj volus tuj ekkapti, jam sur ĉi tiu tero, rivelitan paradizon.

Sekve la principo de la poezio estas, strikte kaj simple, la homa aspiro al supera Belo, kaj la manifestiĝo de tiu principo estas en ia entuziasmo, en ia suprenlevo de la animo; entuziasmo tute sendependa de la pasio, kiu estas la ebrieco de l' koro, kaj de la vero, kiu estas la paŝtaĵo de la racie. Ĉar la pasio estas afero natura, tro natura, eĉ, por ne enkonduki tonon vundantan, malagordan en la terenon de la pura Belo; tro familiara kaj tro violenta por ne esti skandalo al la puraj Deziroj la graciaj Melankolioj kaj la noblaj Malesperoj kiuj loĝas la supernaturajn regionojn de la Poezio.

(El "La Romantika Arto")