Enkomputiligis Don HARLOW

La sapveziko

de Vera PODHORNA

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 71-78,


I.

"Mi sarkas la ĝardenon", parolas tremvoĉe Anezka Polednova, la bofilino de la maljuna Randal, "mi sarkas la ĝardenon post la mallonga pluvo ... mi diras al mi: la tero plimoliĝis ..., mi do sarkas. Subite mi ekrigardas supren kaj vidas: jen ĉielarko!"

Anezka levis la okulojn al la plafono de l' kuirejo, kaj ĉiuj imitis ŝian geston.

"Mi vidas: jen ĉielarko. Kaj mi rigardas ... Subite mi returnas min ..."

Ŝi sin returnis. Fikse ŝi rigardas al la pordo. Ĉiuj rigardas tien.

"Mi returnas min, kaj jen: post mi staras nia avo. Dio scias, kiel longe li tie staris kaj vidis, kiel mi gapas kaj ne laboras."

La voĉo de la parolantino rompiĝis, ŝi eklamentis: "Li ... li diras: Jen bela ĉielarko, Anezka, ĉu ne vere?"

Josef Poledna, la edzo de Anezka kaj filo de la maljuna Randal, paliĝis. Lia frato Alois, la plej aĝa el la familio, komencis promeni tra la ejo, por reakiri trankvilon. Anda, la nepino de Randal, frotis la frosthaŭton sur sia brako, kvankam estis ŝvitiga julia posttagmezo. La najbarino Trnena sin kaptis je la kapo.

"Ĉu nenion plu li diris?" demandis Alois, kiu rekonsciiĝis la unua.

"Nenion plu", singultis Anezka.

"Ho ve", ekparolis la najbarino, "jam antaŭ longe mi atentigis vin ja pri la afero. Al mi ŝajnas la maljunulo stranga jam ekde la vintro. Kaj ne nur de tiam. Mi rimarkis tion, jam kiam li kuracis nian ĉevalon. Ĉu vi kredas, ke dum tiu laboro li kantis ...? Mi konas lin ja de mia juneco ... Dum li laboras, li ne kutimas kanti, kaj se li kantas, do ĉiam nur: Dek unu estis ni."

Ĉiuj senvorte kapjesis.

"Sed tiam li ekkantis: Nun el vi fariĝos tre aminda best' ...".

Ekregas silento. Neniu kapablas elgorĝigi eĉ unu vorton. Imagi la maljunan Randal, kiel li kantas "La Venditan Fianĉinon", tio superas iliajn fortojn.

"Li dekadencas", ekparofis la filo Josef, tusetante, "kun nia Frantiŝka li hieraŭ ludis la ludon, 'ĉu para aŭ nepara?'"

"Verŝajne temas pri fendiĝo de la personeco", lamentis Anezka, "mi vidis lin paroli kun la profesoro, kiu kolektas en nia regiono la muskojn. La avo komence ne povis lin toleri ..., kaj antaŭ kelke da tagoj ili kune sidis sub la tilio".

Trnena ĝemis: "Domaĝe pri lia sagaca kapo! Kion ajn li tuŝis, ĉio prosperis ... Mia edzo pri li diras, ke li havas naturan inteligentecon ... kaj ke tio estas pli valora ol universitato."

"Josef", flustras Anezka, "ni devas alvoki kuraciston."

"Mi tamen timas", malserene oponis la filo Alois, "ke la paĉjo forregalos lin."

"Eble ... tio ne okazos ..., li iĝis ja tiom indulgema".

La nepino Anda karesis per la manplatoj siajn vangojn kaj elrigardis tra la fenestro.

"Se vi volus", ŝi diris, ne returnante sin, "mi invitus tiun doktoron, kiu pasintjare rikoltis kun ni lupolon. Li venus kvazaŭ laborvolontulo ... kaj la avon li priekzamenus ..."

Trnena fingroklakis.

"Jen taŭga propono. Ĉimaniere estus eble la maljunulon trompi ... Por mi estas jam ĉagrene lin, la kompatindulon, rigardi, kiel li kadukiĝas. Antaŭ nelonge diris al mi la instruistino, ke li respondis ŝian saluton kaj haltis por interŝanĝi kun ŝi kelkajn vortojn. Kaj ke lia parolo estis iel stranga."

"Ĉu do jam la tuta vilaĝo pri tio parolas?" Anezka Polednova plialtigis sian voĉon kaj en ŝiaj okuloj aperis fulmeto. "Mi scias ja, kiom oni interesiĝas pri li. La maljuna Randal -- alie nomas lin neniu. Sed kiam oni ne scias alian konsilon, kiun do oni alvokas? Kiu fondis la kokinbredejon? Kial nia kooperativo havas superprofitojn, dum aliloke oni ..."

"Vi estas prava, Anezka", interrompis ŝin Alois. Li vidis, kiel Trnena ruĝiĝis. "Vi pravas ..., sed li, nia paĉjo, ... estas iom ..."

"Ne nur iom", eksplodis Trnena. "Mi diros tion al vi, se vi do volas tion aŭdi. Vian maljunulon neniu kontentigas. Ĉiun, kiun li vidas, li ĉikanas. Kiam venis ĉi tien la ministeria komisiono, Randal superŝutis la gastojn per tiom da insultoj, ke ni ĉiuj devis multe peni por trankviligi ilin. Ili volis publikigi pri ni laŭdon en ĵurnaloj, ili volis nin filmi ..., sed la maljunulo igis diri al ili ke li ne havas tempon por amuzaĵoj, kaj sendis al ili rastilon, ke ili iru al ni helpi ĉe la rikolto de l' postfojno. Mi diros al vi ..."

"Kaj mi al vi diras", ekkriis Anezka Polednova, "mi diras al vi, ke nia avo estas pli saĝa ol ĉiuj filmistoj sume ... kaj ke nia postfojno estus poste tro sekiĝinta ... kaj ke sen li vi mastrumus tute mise ..."

Subite Anezka eksilentis kaj kun buŝo ankoraŭ duone malfermita ŝi konsternite direktis la okulojn al la fenestro.

Ĝuste vid-al-vide staris la maljuna Randal, apogante sin al la pumpilo, tenis antaŭ la okulo fulgnigrigitan vitreton kaj rigardis al la suno.

II.

Iun tagon ekfrapetis ĉe la familio Poledna malgrasa fraŭlo kaj prezentis sin kiel doktoro Strapina. Josef Poledna sentis sin iom embarasita. La kuraciston, kiu radikale primanovru la maljunan Randal, li estis imaginta tute alie.

"Des pli bone", li tamen konsolis sin mem. "Li aspektas kiel vera laborvolontulo, la maljunulo ne supozos ruzaĵon."

Oni disvolvis antaŭ li la strategian planon. La doktoro kapjesis kaj ridetis. Jes, li pretekstos intereson pri la kokinbredejo, li ekkonversacios kun la maljunulo ... Dum pli ol tuta horo oni prirakontis al li ĉiujn percepteblajn simptomojn de la malsano de Randal. Ĉiun apartan detalon li enskribis en sian notlibreton:

"1e: Li parolas malpli laŭte.

"2e: Li kantas operariojn.

"3e: Li preteratentis, ke oni ne sensterkigis la kuniklejon. (Ĉi tio estis aranĝita inside).

"4e: Li ludis kun sia nepino la 'para-nepara'-ludon.

"5e: Li montris sian intereson pri kolektaĵo de muskoj.

"6e: La demandon, kie oni loku la abelujojn, li ne respondis tuj, poste li konsultis sian filon.

"7e: Li ne riproĉis la gapantan bofilinon.

"8e: Li reciprokis la saluton de l'instruistino.

"9e: Li rigardis tra fulgnigrigita vitreto la sunon."

La lastaj tri punktoj estis substrekitaj.

"l0e: La nova kulturinspektisto karakterizis lin kiel simpatian maljunulĉjon.

"11e: Li permesis al ĵurnalistoj, ke ili fotografu lin. (Fotografaĵo estas almetita).

"12e: Li ĉikanas sian nepon Pepik, postulante de li, ke li belskribu la hejmajn taskojn."

La doktoro finskribis la lastan punkton kaj enpensiĝis.

"Laŭ tio, kion vi indikas, ... li estus tute normala."

Anezka faris malesperan geston.

"Normala? Kaj hodiaŭ matene mi trovis sub lia kapkuseno la libron "La Infanoj de l' Kapitano Grant". Sinjor' doktoro, timo ne lasas min ja dormi. Kiam lumas la luno, mi levas min ĉiuhore por rigardi, ĉu li ne promenas surtegmente."

La kuracisto englutis salivon kaj promesis, ke li la maljunulon priesploros.

Oni komprenigis al li ĉiujn koncernajn malfacilaĵojn. Li, la maljuna Randal, ĝis sia stranga malsano ne toleris klerulojn, parolis pri ili kiel pri parazitoj kaj traktis ilin ... senĝene.

La doktoro malfiksis butoneton ĉe sia kolo.

Oni rakontis pri agronomo, kiu volas betan kampon prisemi per sinapo kaj el kies buŝo la avo elbatis denton.

La doktoro malfiksis sian duan butoneton.

Kaj post kiam la ĉambron subite eniris lia paciento, li rapide malbutonumis la trian.

Post reciproka manekskuo li komencis kun la maljunulo interparoli pri kortbirdaro. Kvin minutojn poste ili jam kune iris al la kokinbredejo.

Anda observis ilin el neproksime. Apogante sin al la barilo, ŝi spasme sin altenis al la latoj, kaj ŝia koro batis kvazaŭ sonorilo. Malfeliĉo ne lasis sin longe atendi. La pordo de la kortbirdejo malfermiĝis, el ĝi elkuris la juna kuracisto senĉemize, tute ruĝa. Preterkurante ŝin, li fiksis sur ŝi strangan rigardon.

"Mi operacios."

"La avon?"

Li tragedie ridetis. "Kokinon. En ĝian piedon io enpikiĝis. Mi iras por alporti tondilon, prenileton ... kaj tiel plu ..."

"Nu, kaj la avo?" ŝi demandis, kuretante ĉe lia flanko.

"Li tuj rimarkis, ke pri kokinoj mi tute ne estas sperta. Mi klopodis konvinki lin, egajn sensencaĵojn mi parolis ... kaj li subite kaptas min je la ŝultro kaj diras: 'Vi fripono, vi ne kapablas ja distingi kokon disde bovidino! Vi volus al mi kredigi, ke vin interesas la bredado de purrasaj bestoj? Kion vi verdire serĉas ĉe ni, vi arlekeno?' Kaj tenante min, li krias en mian orelon: 'Kial vi estas tiel maldika? Ĉu vi trinkas buterlakton?' Mi jesis ... Poste li demandis pri mia profesio. Mi konfesis, ke mi estas kuracisto. Nu, laŭ lia opinio tio ĝuste taŭgas: mi operaciu Ŝtofka'n."

La doktoro ekfrotis sian frunton.

"Mi neniam operaciis beston. Mi ne scias, kiel ĝin kapti. Kion fari, se ĝi baraktos?"

"Mi iros kun vi", diris Anda. Li ĵetis al ŝi dankeman rigardon.

La operacio mirinde sukcesis, tiel ke la maljuna Randal estis kontenta. Li amike batis la skapolon de la kuracisto, ĝuste tiuloke, kie lia haŭto estis sunbruligita. La doktoro nur eksiblis.

Poste Randal ĝis la vespero konstante ridetis kaj ŝercis, Anezka senvorte sin krucosignadis. Vespere li eksidis en la kuirejo, rigardante la bofilinon, kiel ŝi surŝprucigas la tolaĵon. Tiu minacis elgliti el ŝiaj manoj.

"Anezka", li alparolis ŝin, "ĉu vi nenion rimarkas?"

Si timigite ĉirkaŭrigardis kaj kapneis. "Nenion, mastro."

Li haluciniĝas! ŝi ĝemetis enpense, kaj ŝiaj kruroj tremis.

La maljunulo alsidiĝis pli proksime al ŝi.

"Ĉu vi scias, kial la doktoreto venis al ni?"

La bofilino retenis la spiron.

"Ke li venis kiel laborvolontulo, ho knabino, ... tio ja estas nur preteksto. Min li ne sukcesos trompi, mi havas bkulojn de akcipitro. Mi trasondis lin, la friponeton. Li ne parolu pri kokinbredejoj ... Tiu ulaĉo venis ĉi tien pro nia Anda."

"Pro Anda?" ekkvikis la bofilino. En ŝia kapo aperis subita lumo.

Tial do...

La maljunulo ne lasis ŝin finpensi.

"Kaj al mi plaĉas tiu eskulapido, ĉu vi kredas?"

"Sed, avo, ... vi diris ja ĉiam, ke vi ne permesos, ke ŝi edziniĝu al urba pavimtretulo."

"Mi kutimis diri plurajn aferojn, knabino. Tio jam pasis ... La doktoroj estas ja ankaŭ homoj."

III.

En la sekvaj tagoj ni vidas la junan doktoron, kiel li riparas la barilon ĉirkaŭ la kortbirdejo, kaj Randal mem lin helpas, tenante la latojn. La kokidoj amike bekfrapas iliajn ŝuojn. Ili opinias, ke estas jam tempo, ke la simpatia junulo lasu la barilon kaj iru elfosi por ili vermojn.

La vespero estas ankoraŭ malproksima kaj la verko kreskas nevigle, ĉar la viroj ne rapidas. Ili estas absorbitaj per interparolo, ĉe kiu la maljunulo faras multajn gestojn, por plastike esprimi siajn pensojn, dum la doktoreto same penas, por siajn pensojn sekretigi. Interalie, nur preterpase ... senvualigas la maljunulo la sekreton, kiu afliktas Agneson Polednova kaj kiun pricerbumas la tuta vilaĝo.

"... Antaŭ nelonge ludis mia nepo, nome Pepik, per sapo. Per plumtubeto li faris sapvezikojn. Mi ankaŭ kutimis tion fari en mia knabaĝo. Sed li, la petolulo, subite sin turnas al mi kaj diras: 'Avo, vi certe ne scias, kial la sapveziko estas globa.'

'Ĉar ĝi estas sapveziko, ci malsaĝulo,' diras mi.

'Ho ne, avo,' komencas la bubo kontraŭparoli, 'tio ĉi estas sapveziko, ĉar ĝi estas globa, sed ĝi estas globa, ne tial, ke ĝi estas sapveziko.'

'Kion ci babilaĉas, ci nazofluulo,' mi krias al li, 'pafu cin for, antaŭ ol mi tanos cian haŭton per mia piptubo. Ĝi estas sapveziko, ĉar ĝi estas globa, kaj ĝi estas globa ne tial, ke ĝi estas sapveziko? Kial do ĝi estas globa? '

'Ĝi estas globa,' diras la fripono, 'ĉar sur la surfaco de la likvaĵo formiĝas ia membrano kiu volas esti kiel eble malplej granda ... kaj la plej malgrandan surfacon havas globo.' Mi donis al li baton, ĝis li eklarmis. 'Jen kiel pagi cian membranon!'

'Tio estas ja fakto,' li ploraĉis, 'kaj krome ĝi estas globa tial, ke interne troviĝas densigita aero.'

Mi kaptas lin je la kolumo. 'Kio? Densigita aero? Kiel do aero tien penetrus?' Li purigis sian nazon kaj diris, ke oni ĝin enblovis ja tien tra la plumtubeto. Ĉi-rilate li pravis. Sed mi ne liberlasis lin.

'Kion ci parolis pri membrano?'

Kaj li obstine ripetas sian aserton: 'Sur la surfaco de fluaĵo estas membrano.'

'Ĉu ankaŭ sur sensapa akvo?' demandas mi.

'Eĉ sur akvo elputa,' diras li; 'se oni sur ĝin metas kudrilon aŭ balaaĵon, ĝi flosas.'

'Balaaĵo nature flosas,' mi kriegas al la bubo, 'ĝi flosas, estante malpli peza ol la akvo, la akvo ja subportas.'

Li oponas: 'Sed kudrilo ne estas malpli peza ol la akvo. Kial flosas la kudrilo?'

Miajn okulojn vualis subita mallumo. Kudrilo ne devus ja flosi. Kial ĝi flosas? Ĉu fakte ĝi flosus? Mi ordonis, ke li alportu kudrilon kaj kuvon da akvo ... Kaj mi, ho knabo, vidis propraokule, ke flosas la kudrilo. Post kiam ni enpikis ĝin en la akvon, ĝi alfundiĝis. Mi vidis propraokule, ke sur la surfaco de la likvaĵo estas membrano. Mi demandas la bubon, kie li eksciis tion. Li diris, ke en la lernejo. Mi igis alporti liajn lernolibrojn. Ho knabo ĉu mi rakontu, kiom da aferoj mi poste el ili ellegis? ... Mi mem la lernejon preskaŭ ne vizitadis, la tempo tiam ne sufiĉis ... Oni diras, ke mi havas la tielnomatan naturan inteligenton, sed kiom ĝi valoras? ... Se nia Pepik ne estus tia sentaŭgulo, kion li povus jam scii! Homoj spekulis pri la mondo dum jarcentoj, antaŭ ol ili ion elspekulis. Tia bubaĉo lernas tion, kaj ne kapablas tion sufiĉe taksi. Hejme, komforto, manĝo ĝissate, ŝuojn havas la fripono eĉ por somero, per korpa laboro oni lin ne ŝarĝas, ... sed mi montros al vi liajn kajerojn ... kun la falditaj anguloj! Apenaŭ li rapide finskribaĉas sian taskon, li jam pensas nur pri petolaĵoj. Se ne estus mi, kiu lin iomete kontrolas, ... ha, kamarado, la instruistino ne traktas la knabojn sufiĉe severe. Mi diras al ŝi: batregali vi devas ilin, fraŭlino, ju pli multe, des pli bone. Ŝi nur rikanetas, dirante: 'Bonkondutaj infanoj ili estas, avo.' Bonkondutaj? Friponeco speguliĝas en ilia rigardo. Se mi estus ministro por instruado, mi akceptus kiel instruistojn sole rezerv-oficirojn. Nin la instruisto kutimis batpuni senĉese ... Kaj kredu, knabo, ke neniam senkaŭze ... Sed ni revenu al la demando. Mi mem, knabo, estis tromemfida. Mi opiniis, ke mi ĉion scias, ĉion komprenas. Tamen tiu sapveziko ... tiu traventolis mian cerbujon. Kien ajn oni rigardas, ĉie ekzistas tiom da aferoj, ... pri kiuj mi scias nenion ... kaj kiujn mi neniam komprenos ... Vi scias, kien mi celas, ... vi entute estas ĝusta ulo, kun vi oni povas konvene interparoli. Se mi rakontus ĉi tion al homoj ĉi-lokaj, ... ili eble konjektus, ke mi perdis la prudenton..."

La doktorĉjo rapide mallevis la okulojn. Li sentis, ke liaj manplatoj malseketiĝas.

"La ĉefa malfeliĉo estas," daŭrigis Randal sian parolon, kaj al la juna kuracisto ŝajnis, ke li aŭdas ĝemon, "la ĉefa malfeliĉo estas, ... ke min ĉi tie ĉiu kredas, ... kaj mi mem ĉesas min kredi. Iam mi rigardis ĉion kiel ridindan, ... sed eble ne estas tute sensignifa eĉ la agronomio."