Enkomputiligis Don HARLOW

La simbolo

de Baldur RAGNARSSON

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 51-52


Trovinte la Simbolon,
ekbrilan torĉon, kiu streĉis kolon
tra breĉo okuluja,
interna suno inter krampoj sangaj,
demandis mi; ja kiaj agoj dormas
en mia grundo, kvazaŭ semoj strangaj
trans prenatingo?
                         Kaj kielaj vortoj
senbazajn turojn krabirante formas?
Kaj sangaŭroro ĵetis radireton
en subkonscian vaston, trans konkreton.

Malantaŭ muro fora
atendis mi kun turmentado kora,
sufokis vejnajn kriojn;
aŭskultis sonorilojn tra tenebro
kristali kupre: estis ruĝa voko
flirtanta panse ĉirkaŭ mia febro
post rigla pordo.
                         Vitron tulo maskis,
vaporo kordevena, karna floko
giganta, kiu kreskis, fine fluis
-- rivere suben, larmojn rendevuis.

El mia kaŝoloko
ekvidis mi spektaklon de provoko,
fiugilrompitan sunon
trakuri arde super la tegmento,
eskapi rande mian fumotubon
kaj fali maron kvazaŭ kontinento
brulanta tute, --
                         kaj mi kaŝobservis
por vidi sole vastan vapornubon;
kaj poste ŝvebas ombroj larĝavostaj
tirane solaj super kampoj frostaj.

Malfortas mia sango,
atingas ne profundon, bumerango:
ĝi, kaj fluas reen.
Okaze tamen nervoj fundon sondas,
sentemaj nervoj, kiuj vibras inter
mi kaj alia, sentoj kristalondas
ĝis korsanktejo.
                         Estas tre silente,
kaj via voĉo et-atingas min
kerube kvazaŭ efemera blovo
sur nokta maro preter viv' kaj movo.

Sur mensa Gibraltaro
enua estas mia gardostaro,
soleca luno verdas.
La grizaj akvoj kontraŭ lumo fermas
salivan buŝon kaj rifuzas brilon,
tra mia esto malakutoj vermas,
seneĥaj puŝoj.
                         Ŝtelaj ĉirkaŭpaŝoj
de vilaj hordoj gestas asimilon.
Nuanco falva sur retino palas
simile morton, kiu ĝin rivalas.

Tra filigranaj puntoj
de sombraj tagoj papiliaj buntoj
agitas sian fuĝon,
serĉante braĝojn de falinta suno,
tra ventumataj ruboj de memoroj
renkonte bluan pluvon de l' aŭtuno
eterne fora.
                         Molas sur flugiloj
vesperaj larmoj de silentaj horoj;
fluetas flekse sur fenestro mia
arĝento viva, ŝirmo ĵaluzia.