Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiam ĝojaj ridfanfaroj superbruis dubojn, ankaŭ mi, dum junaj jaroj, ŝvebis en la nubojn. Poste, ankaŭ min muelis ofta deficito, sed mi ĉiam eltunelis pro denaska spito. Ne plu juna, plu mi krozas super monda ŝlimo, ĉar ŝvebadi -- mi supozas -- iĝis jam kutimo. |