Enkomputiligis Don HARLOW

Vesperiĝo

de Jadwiga RYDYGIER

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/2, paĝoj 41-42


Ĉe vesperiĝo mi iris ĝardenon
Flarante la odoron de roz' kaj lilio,
La koro mia estis plena de ĉagreno --
Mi pensis ... eble sonĝis ... mi ne scias tion.

Longe mi restis en la kviet' serena,
Sed min ekvekis la voĉo kukola,
Kaj mi troviĝis kun penso ĉagrena
En nokto plena ... Sola ... Tute sola.

La strata bruo restis malproksime.
Subite por mi mallaŭtiĝis ĉio,
Kaj mia penso kuris for senlime
Al mia infanec' en Varsovio.

* * *

Ho, Varsovi' fratin' de mia sorto!
Ho, Varsovi' la urbo de mistero!
Malantaŭ ni -- mallumo de la morto,
Kaj antaŭ ni la stelo de l' espero!

Ĉu sonĝas mi? -- Terura la memoro!
... De griza ĉiel' la grizaj larmoj falis,
Kiam vi kun la lasta fort' batalis
Kaj jam malforte batis via koro.

Ĉesis jam brili viaj mil okuloj,
Ha, urbo kara! Nokto sen espero!
Steloj lumigis nur la vundajn brulojn,
Dolorajn signojn de via mizero!

Kaj tamen vane la mallumo provis
Super vin ŝpini vualon de l' morto,
Vian korbaton ĉesigi ne povis;
Vi restis urbo de l' vivo kaj forto!

Kaj nun, fratino, ni ambaŭ silente
Salutas nokton kaj brilantan ĉielon.
Fermante mil okulojn vi momente
Kaŝas sopirojn viajn, vian belon.

Ho, Varsovi', mi ŝatas viajn parkojn
Viajn aleojn, viglajn sub la suno.
Brilantajn nokte, -- kaj la pontajn arkojn,
Kiujn vualas nebul' de l' aŭtuno.

En larmoj pluvaj, -- en suna sereno
Mi ŝatas vin! kaj via viv' senlima,
Via feliĉo aŭ via ĉagreno
Restos -- kiel vi mem -- al mi proksima.

* * *

En la ĝardeno -- mistera trankvilo.
Mi pensas ... eble sonĝas ... mi ne scias kio.
Kaj ankaŭ vin en nokt' kaj luna brilo
Silenta rev' ekregis, Varsovio!